Nekonata virino (pentraĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Nekonata virino
Nekonata virino
Ivan Kramskoj1883
Oleo sur kanvaso
75.5 × 99 cm
Tretjakova galerio (Moskvo)
vdr

Nekonata virino (ruse Неизвестная)[1],[2] estas pentraĵo farita de la rusia artisto Ivan Kramskoj, desegnita en 1883. La modelo, kies identeco estas nekonata, estas virino kun "pacienco kaj honesta rigardo".[3] Ĝi estas unu el la plej konataj artverkoj de Rusio, kvankam nombro da kritikistoj indigniĝis kiam la pentraĵo estis unue ekspoziciita kaj kondamnis tion, kion ili vidis kiel bildigo de aroganta kaj malmorala virino. Ĝia populareco kreskis kun ŝanĝoj en la publika gusto.[4]

La pentraĵo estas ekspoziciata en Tretjakova galerio, Moskvo, dum pli frua versio, ankaŭ de 1883, troviĝas en la Arta Centro de Kiel.

Priskribo kaj akcepto[redakti | redakti fonton]

Nekonata virino kombinas elementojn de la ĝenro kaj portretajn tradiciojn en arto.[5] Ŝi estas vestita en nigra mantelo el pelto kaj veluro, kun pelta ĉapelo kaj gantoj el ledo. La virino sidas en malferma kaleŝo sur la Ponto Aniĉkov en Sankt-Peterburgo.[6]

Ŝia identeco ne estis establita de historiistoj pri arto. Kramskoj titolis la pentraĵon Nekonata, kaj ne menciis ŝin en iuj el siaj leteroj aŭ taglibroj, kondukante al multa spekulado kaj al la tre enigma reputacio de la pentraĵo.[3]

Prepara studo

La portreto estis pentrita malfrue en la vivo de Kramskoj. Li estis komencinta sian karieron kiel ribelulo laborante ekster la establita ordo, kaj estis frue forpelita el la Rusia Akademio. En 1883, li estis en la supro de sia famo kaj reputacio kaj laboris en la plej alta nivelo de patroneco, farante portretojn de Caro Aleksandro la 3-a kaj lia edzino Maria Teodorovna. Li estis ankaŭ unu el la fondintoj kaj gvidantoj de Peredviĵniki (la migruloj).[7]

Tamen, Nekonata virino kaŭzis sensacion kiam ĝi estis unue ekspoziciita, pli kiel rezulto de la temo ol pri la estetiko de la verko.[8] Nombro da kritikistoj supozis ke la virino estis prostituitino. Iu kritikisto priskribis la pentraĵon kiel portretadon de "Koketulino en kaleŝo", dum alia skribis pri "provoka bela virino, tuta en veluro kaj pelto, ĵetante al vi rikane malĉastan rigardon el luksa kaleŝo - ĉu tio ne estas unu el la haladzoj de grandaj urboj kiuj permesas malestimindajn virinojn vestitaj per vestaĵoj aĉetitaj je la kosto de ilia ina ĉasteco sur la stratoj ".[8][4] Kramskoj rimarkis, "Kelkaj homoj diris, ke ne estas konate kiu tiu virino estas. Ĉu ŝi estas deca, aŭ ĉu ŝi vendas sin mem? Sed en ŝi estas tuta epoko."[3]

Paŭlo Tretjakov rifuzis aĉeti la pentraĵon por sia galerio. Tamen, ĝia populareco rapide kreskis, parte ĉar la beleco de peko fariĝis populara temo inter la sekva generacio de rusaj artistoj.[4] Ĝi estis priskribita kiel "nekutime brila, dense pentrita, kaj ripoza". Kramskoj klare provis brili per la elstara mastrado de sia pentrado."[4]

La pentraĵo estis uzita kiel kovrilo por iuj eldonoj de Anna Karenina de Lev Tolstoj.[9] En 2008, Valerie Hillings, konservatoro de muzeo Guggenheim rimarkis ke, "Multaj homoj nur pensas ke ŝi estas iaspeca Anna Karenina. Ŝi havas tiaspecan aspekton, tiaspecan Rusiecon".[10]

Biografio[redakti | redakti fonton]

  • Wachtel, Andrew. Plays of expectations. University of Washington Press, 2007. 58. ISBN 0-295-98647-6

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hutchings, Stephen C. & Vernitski, Anat. "Russian and Soviet film adaptations of literature, 1900-2001: screening the word". Routledge, 2004. 29. ISBN 0-415-30667-1
  2. Portreto ofte erare nomita Nekonatino (ruse Незнакомка) pro la samnoma poemo de Aleksandro Blok.
  3. 3,0 3,1 3,2 Baumgaertner, Margaret Carter (Peggy). "Ivan Kramskoy Arkivigite je 2009-12-24 per la retarkivo Wayback Machine". American Society of Portrait Artists. Alirita la 17-an de marto 2010.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 "An Unknown Lady Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine". Tretjakova galerio. Alirita la 17-an de marto 2010
  5. "Kramskoy, Ivan Nikolayevich Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine". Tretjakova galerio. Alirita la 27-an de marto 2010.
  6. La Palaco Aniĉkov estas videbla en la fono.
  7. Wachtel, 59
  8. 8,0 8,1 Wachtel, 58
  9. Back Cover - Tolstoy, Leo; Tradukita de Rosemary Edmonds. Anna Karenin, 1978‑a eldono, Penguin Classics. ISBN 0-14-044041-0.
  10. Benjamin, Scott. "Rethinking Russian Art Arkivigite je 2012-10-26 per la retarkivo Wayback Machine". CSB News, 8-a de januaro 2006. Alirdato 17-a de marto 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Portrait of an Unknown Woman en la angla Vikipedio.