Alice Szellay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alice Szellay
Alice Szellay
Alice Szellay
Persona informo
Naskonomo Rippel Alice
Naskiĝo la  21-an de februaro 1914(nun 1914-02-21)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 27-an de junio 1990
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Lajos PándyIstván Szőts
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Alice Szellay [selai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szellay Alice estis hungara filmaktoro. Ŝia origina familia nomo estis Rippel, ŝia lasta nomo estis laŭ hungara sistemo Pándy Lajosné [pAndi lajosnE].

Alice Rippel [1] naskiĝis la 21-an de februaro 1914 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1918) en Budapeŝto, ŝi mortis la 27-an de junio 1990 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alice Rippel estis nekonata virino, kiu vivis en Rákospalota (iama urbo), ŝi edziniĝis al negocisto en 1934. Ŝi konatiĝis kun István Szőts, kiu aprezis ŝin talenta filmoaktoro kaj ŝi estis tuj ĉefrolanto en filmo. Tiu filmo akiris la unuan lokon en Venecia Bienalo. Inter 1942 kaj 1947 estis produktita 5 filmoj fare de Szőts kun ina ĉefrolanto Alice Szellay (ŝi jam prenis novan nomon). Intertempe ili geedziĝis. En 1948 ŝi eterne forlasis la filman vivon, ŝi denove edziniĝis al Lajos Pándy.

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Emberek a havason (1942); premiita en 1942 en Venecia Bienalo, laŭ la kritikistoj la virina ĉefrolanto eterne skribis sian nomon en la hungaran filmhistorion
  • Tűz a hegyen (1944)
  • Ének a búzamezőkről (1947)

Fontoj[redakti | redakti fonton]