Ádám Balás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ádám Balás [balAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balás Ádám estis hungara instruisto, muzeestro.

Ádám Balás [1] Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 6-an de decembro 1872 en Békéscsaba, li mortis en 1932?.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám Balás akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1897. Li komencis instrui jam en 1896 en Supra Hungarujo. Inter 1899 kaj 1930 li instruis ĉefe la latinan kaj grekan lingvojn en gimnazio en sia naskiĝurbo. Li estis ankaŭ viclernejestro. Li partoprenis en establado de la loka muzeo, li estis ties muzeestro inter 1900-1902. Tiutempe li faris arkeologiajn esplorojn en Tótkomlós kaj Mezőberény. Depost 1930 li estis pensiulo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Katonáink hadifogságban (1915)
  • A proletárdiktatúra Békéscsabán (1920)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.