Ádám Fitter

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ádám Fitter, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fitter Ádám estis hungara pastro, monaĥo, misiisto, profesoro.

Ádám Fitter

Ádám Fitter [1] naskiĝis la 8-an de februaro 1679 en Hungara reĝlando en Hrussó (nuntempa Hrušovo en Slovakio). Li mortis la 11-an de novembro 1741 en Szentgyörgy (nuntempa Svätý Jur en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám Fitter komence estis luterano, sed li katolikiĝis, eĉ li aliĝis al la jezuitoj en 1696. Li akiris filozofian kaj teologian diplomojn en Jezuita Universitato de Nagyszombat. Li instruis en diversaj lokoj, poste en Kolozsvár (1715), Kassa, fine en la Reĝa Universitato. Inter 1733 kaj 1736 li estis rektoro [2]. Li longe estis misiisto en Transilvanio, kie li akiris 400 ortodoksajn pastrojn por la katolikismo.

Unusola publikaĵo[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]