Ágata Lys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágata Lys
Persona informo
Naskonomo Margarita García San Segundo
Naskiĝo 3-an de decembro 1953 (1953-12-03)
en Valadolido
Morto 12-an de novembro 2021 (2021-11-12) (67-jaraĝa)
en Marbella
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Valadolido vd
Profesio
Alia nomo Ágata Lys vd
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Margarita García San Segundo (Valadolido, 3a de decembro 1953 - Benalmádena, provinco Malago, 12a de novembro 2021),[1]​ konata per la artista nomo Ágata Lys, estis hispana aktorino.

Dum ŝi studis draman arton en Madrido, ŝi ekkarieris en televido kiel helpistino de la fama konkurso Un, dos, tres... responda otra vez (1972), de TVE, kie ŝi sukcesis pro siaj beleco kaj voĉo. Tuj ŝi estis alvokita por debuti en kino. Ŝiaj roloj estis difinitaj pro la epoko de la Hispana Transiro al la demokratio, kio rezultis en kino en la nomita "destape" (post kvardek jaroj de politik-religia cenzuro) kiu konsistis en abundo de belulinoj kiuj montris parton de sia nudeco, kio igis ŝin mito.

Post tiu mallonga etapo, en 1978 ŝi apartiĝis de la kina etoso, al kio revenis nur porokaze ekzemple en filmoj kiel Los santos inocentes (1984), de Mario Camus, El regreso de los mosqueteros (1989), de Richard Lester, Taxi (1996) de Carlos Saura kaj Familia (1996), de Fernando León de Aranoa. Ekde la 1980-aj jaroj ŝi centriĝis en teatro; ŝi jam debutis en 1973 per Don Juan Tenorio en la rolo de Doña Inés.[2]​ Krome ŝi aperis en televidaj serioj kaj en teatraĵoj por televido.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mullor, Mireia (23a de decembro 2021). «Muere la actriz Ágata Lys, icono erótico del destape, a los 67 años». Fotogramas (Madrid). Konsultita en la 23a de decembro 2021.
  2. Agata Lys, la Inés del año. ABC. 31a de oktobro 1973. Alirita la 12an de marto 2011


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ágata Lys en la hispana Vikipedio.