Ángela Nzambi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ángela Nzambi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1971 (1971-10-07) (52-jaraĝa)
Loĝloko Valencio vd
Ŝtataneco Ekvatora Gvineo vd
Alma mater Universitato de Valencio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ángela María NZAMBI Bakale (naskiĝinta la 17-an de oktobro 1971 en Batao-Lia) estas verkistino kaj aktivulino por homaj rajtoj kaj virinaj rajtoj. Publikigis ŝi tri librojn kaj ricevis ŝi en 2019 la Internacian Boleká-premion pri afrika literaturo.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studis Nzambi en Batao ĉe Carlos Lwnga High School kaj poste en Malabo ĉe Rey Malabo High School. Poste ŝi komencis trejniĝon superan ĉe la Nacia altlernejo pri agrikulturo (ENA) en Malabo. Poste ŝi ekstudis ekonomion ĉe la Universitato de Valencio. Pli malfrue ŝi troviĝis je Houston (Teksaso) ĉe Tomaso-universitato por partopreni kurson titolitan Literacy Initiative for Today por engaĝiĝantaj skribantoj.

Komence de la 2020-aj jaroj laboris ŝi kiel manaĝero pri laboro de volontuloj por la ne-registara organizaĵo Spanish Commission for Refugee Assistance (CEAR). Krome ŝi membras ĉe la burĝa konsilio de la valencia branĉo de la partio Podemos.[2][3]

Verkistece[redakti | redakti fonton]

Publikigis Nzambi sian unuan verkon Ngulsi en 2012 kun intrigo el buŝaj tradicioj. Ĉar ĝi baziĝas sur novinterpreto de diversaj historioj kiujn ŝi aŭdis dum la lernaj jaroj en sia patrujo, parte de parencoj de la patrina flanko el sia tribo (Bisao). Poste ŝi kunlaboris ĉe du kolektoj, Navidad dulce, Navidad (2012) kaj 23 Relatos sin fronteras (2015).

Ŝia dua libro Biyaare aperis en 2015. Eseastile kun influoj de buŝa tradici-transfero ŝi meditas pri homoj brilantaj kiel steloj; ilin ŝi flegis kuraĝigi dum ŝia profesia agado kulturaktivula.

La tria libro Mayimbo ricevis en 2019 la internacian Justo-Bolekia-Boleká-premion pri afrika literaturo. Ĝi intence konfuzas la limojn inter nuntempo kaj estinteco, inter Afriko kaj Hispanujo prenante kiel elirpunkton la internan sentaron de virino kun ŝtataneco de ambaŭ landoj.

Agitadoj[redakti | redakti fonton]

Nzambi propagandas kontraŭrasisman feminismon batalante kontraŭ du stigmojn, nome esti kaj virino kaj de nigra haŭtkoloro.[4] Ŝi ankaŭ tre engaĝiĝis pri necesoj de rifuĝintoj en Hispanujo. Partoprenis ŝi konferencojn tiurilatajn, ekz. ĉe "III Foro Mundial de Migraciones" (de CEAR) aŭ "Africa y los pueblos de ascendencia africana: problematicas actuales y acciones para el future" (de Universitato Howard).

Notoj[redakti | redakti fonton]