Áron Ferencz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Áron Ferencz [ferenc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferencz Áron estis hungara apotekisto, profesoro.

Áron Ferencz [1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1880 en Hungara reĝlando en Nagyajta (nuntempa Aita Mare en Rumanio). Li mortis la 22-an de aprilo 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Áron Ferencz frekventis unitarian gimnazion en Kolozsvár, poste li akiris diplomojn (farmacian en 1903, farmacikuracistan en 1906) en Hungara Reĝa Scienca Universitato Ferenc József. En 1903 li eklaboris en la universitata apoteko. Post jaroj li studvojaĝis en Eŭropo helpe de stipendio. Ekde 1915 li gvidis la apotekon. En la sekva jaro li estis nomumita privata profesoro. Post Traktato de Trianon li restis en Rumanio, li luis apotekon. Dum rehungariĝo de Kolozsvár li denove instruis en la universitato kaj gvidis la universitatan apotekon, poste li translokiĝis al Budapeŝto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az Aristolocia clematitis szövettanáról és chemiájáról (1906)
  • A phytosterinekről (1917)
  • Az olajelemzésekről (1925)
  • Ferencz József Tudományegyetem Gyógyszerészeti Intézete és Egyetemi Gyógyszertárának története (1937)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.