Árpád Matics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Matics
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1892 (1892-04-28)
en Budapeŝto
Morto 2-an de decembro 1972 (1972-12-02) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Árpád Matics [matiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Matics Árpád estis hungara inĝeniero.

Árpád Matics [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1892 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de decembro 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Matics akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1914. Post siaj studoj li samloke helpis la instruadon de Károly Zipernowsky, inter 1915 kaj 1925 li havis postenon en fabriko pri ŝtaloj. Inter 1926-1951 li laboris en alia fabriko, kie li okupiĝis pri longdistancaj energiaj konduktiloj. En la jaroj 1935 kaj 1936 li gvidis konstruadon de akvoenergia centralo en Diyarbekir. Depost 1951 li laboris en projekta firmao pri elektraj retoj, li pensiuliĝis en 1963. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Geotermikus erőtelepek (1924)
  • Szabadvezetékek összelengésének vizsgálata (1943)
  • Országos távvezetékek szerkezeti elemeinek egységesítése (1949)
  • Nehéz szigetelőláncokra feszített … (1956)

Fontoj[redakti | redakti fonton]