École d'Humanité

El Vikipedio, la libera enciklopedio
École d'Humanité
internulejo
Situo
Kantono Berno
Ŝtato Svislando
Koordinatoj CH1903: 658028 / 176770 (mapo)46.73968.19792Koordinatoj: 46° 44′ 23″ N, 8° 11′ 53″ O; CH1903: 658028 / 176770 (mapo)
École d'Humanité (Kantono Berno)
École d'Humanité (Kantono Berno)
DEC
École d'Humanité
École d'Humanité
Situo de École d'Humanité

Map

vdr

La École d'Humanité ("lernejo de humaneco") estas privata internuleja lernejo en la komunumo Hasliberg Goldern en la kantono Berno de Svislando.

La École d'Humanité estis fondita en 1934 de la germana reformpedagogo Paul Geheeb kaj lia edzino Edith. La du jam konstruis la internulejan lernejon Odenwaldschule en Heppenheim en Hesio en 1910. Post kiam la Nacisocialistoj ekregis en Germanio, ili elmigris al Svislando en 1934 kun kelkaj dungitoj kaj lernantoj de la Odenwald- Lernejo kaj fondis la École d'Humanité tie, unue en Versoix en la kantono Ĝenevo kaj poste en 1946 en la nuna loko en Goldern-Hasliberg.

La lerneja komplekso konsistas el ĉirkaŭ 15 familiaj domoj kaj ĉaletoj, en kiuj la plej multaj el la lernantoj kaj instruistoj vivas kune en grandfamilio-simila komunumo. Individuaj lernantoj kaj instruistoj ankaŭ vivas ekster la lernejo en najbaraj urboj.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Hasliberg Wasserwendi dum multaj jaroj vivis la esperantisto Gérard Cool devena el Nederlando kun sia edzino Florence Cool-Coté devena el Kanado. La gesinjoroj Cool-Coté instruis Esperanton en la lernejo École d'Humanité en Hasliberg, kaj kies fondinto kaj iama direktoro Paul Geheeb ankaŭ estis aktiva esperantisto.[1] En École d'Humanité inter aliaj Claude Gacond intimiĝis kun Esperanto.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]