Émile Augier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Émile Augier
Persona informo
Naskonomo Guillaume Victor Émile Augier
Naskiĝo 17-a de septembro 1820
en Valence, Francio
Morto 25-a de oktobro 1889
en Croissy-sur-Seine, Francio
Tombo Q106518708
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Liceo Henri-IV
Subskribo Émile Augier
Familio
Patro Victor Augier
Parencoj Paul Déroulède
André Déroulède
Émile Guiard
Pigault-Lebrun
Okupo
Okupo dramaturgo • poeto • verkisto • dramaturgo • bibliotekistopolitikisto
Verkoj La ciguë
vdr

Guillaume Victor Émile AUGIER, pli simple konata kiel Émile AUGIER, (n. la 17-an de septembro 1820 - m. la 25-an de oktobro 1889) estis franca poeto kaj dramisto.

Émile estis la nepo de la romanisto Guillaume Pigault-Lebrun, kaj naskiĝis en Valence (Drôme), ene de burĝa, sufiĉe tradicia familio. Li ĝuis bonan edukadon, kaj kiam enloĝiĝis lia familio en Parizo en 1828, li plu studadis en la prestiĝa liceo Henriko la 4-a. Li sekve studadis juron, ĉar li deziris fariĝi advokato, sed samtempe ekverkis teatraĵojn. En 1844, lia unua dramo La Ciguë estis rifuzita de la Comédie-Française, sed spertis grandan sukceson en la teatrejo Odéon.

Danke al tiu sukceso, Augier fariĝis populara, bonfama dramisto. Li eniris la Francan Akademion en 1857. En 1862, lia teatraĵo titolita Le Fils de Giboyer ("La Filo de Giboyer") estis ludita nur danke al persona helpo de Napoleono la 3-a. Lia lasta komedio, Les Fourchambault, estis ludita en 1879.

Verkoj

  • Le Joueur de Flûte
  • L'Aventurière
  • Gabrielle
  • Le Mariage d’Olympe
  • Ceinture dorée
  • Les Hommes pauvres
  • Un beau Mariage
  • Maître Guérin
  • Madame Caverlet
  • Les Fourchambault.
  • Le Gendre de Monsieur Poirier
  • Les Effrontés
  • Le Fils de Giboyer
  • Lions et Renards
  • La Pierre de touche
  • La Contagion
  • Paul Forestier
  • Jean de Thommeray