Éva Dónusz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éva Dónusz
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1967 (1967-09-29) (56-jaraĝa)
en Vác
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Éva Dónusz [dOnus], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dónusz Éva estas hungara kajakisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto.

Éva Dónusz[1] naskiĝis la 29-an de septembro 1967 en Vác.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Dónusz akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1994. Depost 1999 ŝi estis trejnisto aŭ ŝi havis postenon en la hungara akvasporta vivo. Intertempe ŝi edziniĝis kaj naskis dufoje. Ŝi ricevis ŝtatan premion en 1992.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Éva Dónusz inter 1977-1986 estis kajakisto en sia naskiĝurbo sur Danubo, poste en ĉefurbaj sportkluboj ĝis 1999. Ŝi estis hungara ĉampiono 20-foje inter 1988-1999. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kun ora medalo en 1992 kvarope en distanco 500 m, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua en 1994 duope kaj la dua okfoje inter 1989-1994 teame. Ŝia plej konata trejnisto estis Katalin Rozsnyói. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1999.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]