Újszalonta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Újszalonta (Ujsalonta) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Sarkad. Új signifas nova.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ la rumana-hungara ŝtatlimo sen trapasejo, Nagyszalonta estas proksime.

La historio komenciĝis en 1918, kiam la rumana armeo okupis Nagyszalonta. Ekde 1920 la tuta urbo apartenis al Rumanio, sed en 1922 ekstera okcidenta parto redoniĝis al Hungario. El tio naskiĝis vilaĝo havanta la nomon same tiel Nagyszalonta en 1924. En 1940 la origina urbo rehungariĝis dum 4 jaroj, tial la vilaĝo Naĝszalonta prenis la nomon Újszalonta. En 2000 kalvinana preĝejo konstruiĝis. Ne menciitaj vilaĝservoj estas poŝto, apoteko, kuracejo.