Ĉeĥio en la Vintra Olimpiko 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeĥio en la Vintra Olimpiko 2010
Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero
Flagtenanto:  Jaromír Jágr (malfermo)
Martina Sáblíková (fermo)
Sportistoj 92 en 13 fakoj
Medaloj
rango: 14
Oro
2
Arĝento
0
Bronzo
4
Sume
6
vdr

La ĉeĥa teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 92 sportistojn. Ili partoprenis en 13 fakoj. Flagtenanto de la ĉeĥa teamo estis Jaromír Jágr dum la malferma ceremonio respektive Martina Sáblíková dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn 4 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 14-an rangon.

Martina Sáblíková atingis ambaŭ ĉeĥajn orajn medalojn de 2010

Kunordigis la teamon la Ĉeĥa Olimpika Komitato.

La du orajn medalon atingis:

  • Martina Sáblíková en la virina 3000-metra kaj 5000-metra kuroj de rapid-sketado


la ĉeĥa teamo eniras dum la malferma ceremonio