Ĉeĥoslovaka popola armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeĥoslovaka popola armeo
flago
armitaj fortoj • eksa ento
Komenco 1954 vd
Fino 1990 vd
Antaŭe Ĉeĥoslovaka armeo vd
Poste Ĉeĥoslovaka armeo vd
Lando(j) Ĉeĥoslovakio vd
vdr
Viro en uniformo de ĈSPA dum Tanka tago en VTM Lešany

Ĉeĥoslovaka popola armeo (ĈSPA) (ĉeĥe Československá lidová armáda, slovake Československá ľudová armáda, mallongigo ČSLA) estis nomo de la armeo de ĉeĥoslovaka ŝtato inter la jaroj 1954 ĝis 1990.

Per tago de proklamo de leĝo n-ro 74/1990 Sb. la 14-an de marto 1990 la nomo de armeo estis ŝanĝita al Ĉeĥoslovaka armeo.

Konsisteroj de armeo[redakti | redakti fonton]

Parto de ĈSPA estis surtera armeo, armea aviadilistaro kaj soldataroj de kontraŭaera defendo de la ŝtato.

La surtera soldataro[redakti | redakti fonton]

La surtera soldataro estis la plej nombra konsistero de la armeo. La bazo de ties batalforto estis operacaj kaj taktikaj raketoj. Ĉefa batforto estis tankoj. Artilerio estis ekipita per diversaj tipoj de kanonoj kaj minĵetiloj, kontraŭtankaj kanonoj, kontraŭtanka direktita misilo kaj pluaj armiloj.

Al la surtera soldataro apartenis motopafistaj kaj tankaj korpusoj, formacioj de kontraŭaera defendo, artilerio kaj specialaj soldataroj, kiel estas pioniraro, splisistaro, kemia soldataro, fervoja soldataro kaj paraŝutistaro. Pluaj formacioj kaj ekipaĵoj donis al la batalformacioj necesajn teknikajn, materialajn kaj pluaj servojn.

La pioniraro estis ekipita per ŝoseaj kaj teraj maŝinoj, deminigaj tankoj, pontaj tankoj kaj tekniko por certigi transporton de la soldataroj trans akvaj fluoj kaj aliaj terenaj obstakloj. La fervoja soldataro kapablis certigi konstruadon kaj renovigon de fervojo inkluzive de pontoj kaj komunikiloj kaj sekurigiloj kaj riparon de fervojaj veturiloj. La fervoja soldataro kaj la pioniraro partoprenis en likvido de sekvoj de katastrofoj kaj aliaj katastrofoj.

La armea aviadilaro[redakti | redakti fonton]

La armea aviadilistaro estis ekipita per supersonaj reaktivaj aviadiloj, batalhelikopteroj, raketarmiloj kaj elektronika ekipaĵaro.

La soldataroj de kontraŭaera defendo de la ŝtato[redakti | redakti fonton]

La soldataroj de la kontraŭaera defendo de la ŝtato estis kreita per kontraŭaviadilaj formacioj, per formacioj de persekuta aviadilaro, radioteknikaj kaj specialaj formacioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ĉeĥoslovaka popola armeo en Vikimedia Komunejo