Ĉenajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ĉirkaŭaĵoj de Ĉenajo

Ĉenajo (Angle: Chennai, tamile: சென்னை) estas ĉefurbo kaj havenurbo de la barata suda ŝtato Tamilnado kaj la kvara barata urbo laŭ loĝantaro. Kun 7,69 milionoj da baratanoj, ĝi ankaŭ estas 36-a urbo en la mondo.

La urbo estas bone ligita trajne, aviadile kaj strate kun la aliaj barataj urboj, ĝi estas la plej granda urbo de ekstremsuda Barato. Multaj firmaoj instalis siajn ĉefcentrojn ĉi-tie, precipe aŭtomobilaj firmaoj. Ĉenajo ankaŭ bonvenas multajn turistojn kiuj alvenas per unu el la du flughavenoj (la unua nacia kaj la dua internacia) kaj kiuj deziras viziti la multajn vidindaĵojn kaj templojn en Tamilnado aŭ pli proksime la plej longan plaĝon tutmonde, kiu situas en Ĉenajo mem: Marina Beach. La urbo ne estas grava turista centro per si mem (ne estas multaj gravaj malnovaj konstruaĵoj), sed estas grava industria centro de suda Barato.

Nomoj

La nomo Ĉenajo strange devenas de la telugua lingvo (dum la ŝtata kaj urba lingvo estas la tamila) kaj signifas bela urbo. Sed la urbo ne ĉiam tiel nomiĝis kaj estis antaŭe konata sub la nomo Madraso. Madraspatnam estis fiŝista vilaĝo en la regiono de la nuna urbo. La simileco kun madrasa "islamlernejo" ŝajnas esti nur hazarda. Kelkaj pensas, ke la nomo devenas de la portugala Madre de Deus "Patrino de Dio".

Fama loka teksaĵo cetere ankaŭ nomiĝas madraso pro la iama nomo de la urbo.

Vidu ankaŭ