Cw-klimato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉinujo-klimato)
Skema mapo de regionoj kun Ĉinujo-klimato (Cw)

Cw-klimatoĈinujo-klimato estas laŭ la Klimata klasifiko de Köppen, modera klimato kun humidaj someroj. La plej humida somera monato havas minumune dekfojan kvanton de precipitaĵo kompare kun tiu de la plej seka vintra monato kaj, kiel ĉiuj moderaj klimatoj, la averaĝa monat-temperaturo de la plej malvarma monato situas inter -3  °C kaj 18  °C kaj almenaŭ unu monato de la jaro prezentas averaĝan temperaturon de 10  °C aŭ pli.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pro la longaj kaj tre humidaj someroj, la Ĉinujo-klimato estas tre konvena por la grandskala kultivado de kreskaĵoj, kiel rizo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la nomo de "Ĉinujo-klimato", la klimato situas ne nur en Ĉinujo, kie tamen ĝi ne ĉie troviĝas. La klimato ankaŭ ĉeestas interalie en Norda Hindujo, partoj de la sudo de Brazilo, Paragvajo kaj aliaj partoj de suda Sudameriko, kaj de Suda Afriko.

Plia subdivido laŭ Köppen[redakti | redakti fonton]

  • Cwa : varma Ĉinujo-klimato; la plej varma monato de la jaro prezentas averaĝan monato-temperaturon de minimume 22  °C. Tiu ĉi klimato validas por la plimulto de la ejoj kie superregas Ĉinujo-klimato. Kelkfoje oni nomas ĝin la modera savanoklimato.
  • Cwb : modera Ĉinujo-klimato; la pli varma monato de la jaro havas mezan monato-temperaturon de malpli ol 22  °C. Tiu ĉi klimato estas pli malofta kaj troviĝas en kelkaj pli altaj partoj kie superregas Ĉinujo-klimato, kiel en kaj ĉirkaŭ Drakensbergoj en sudorienta Afriko kaj en Sivalik-Montetoj, je la suda flanko de Himalajo.