Wladimir Köppen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wladimir Köppen

Wladimir KÖPPEN (aŭ Vladimir; 25-a de septembro 1846 en Petrogrado22-a de junio 1940 en Graz) estis germana geografo, meteologiisto, klimatologo kaj botanikisto. Lia plej notinda kontribuo al scienco estis la disvolvado de la Klimata klasifiko de Köppen, kiu kun kelkaj modifikaĵoj estas ankoraŭ ofte utiligita hodiaŭ. Köppen ankaŭ estis unu el la lastaj sciencistoj kun sufiĉe vasta scio por fari gravajn kontribuojn al multaj sciencfakoj. Li ankaŭ estis germana esperantisto kiu publikigis multajn artikolojn en Esperanto en Scienca Revuo kaj Germana Esperantisto.