Ĉitorgar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de fortikaĵo en Ĉitorgar
Larĝa panoramo de fortikaĵo en Ĉitorgar
Ĉitorgar
setlejo • city of India • urbego
Administrado
Poŝtkodo 312001
Demografio
Loĝantaro 116 406  (2011) [+]
Loĝdenso 2 788 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 53′ N, 74° 37′ O (mapo)24.88944444444474.623888888889Koordinatoj: 24° 53′ N, 74° 37′ O (mapo) [+]
Alto 394 m [+]
Areo 41,76 km² (4 176 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĉitorgar (Raĝastano)
Ĉitorgar (Raĝastano)
DEC
Ĉitorgar
Ĉitorgar
Situo de Ĉitorgar
Ĉitorgar (Barato)
Ĉitorgar (Barato)
DEC
Ĉitorgar
Ĉitorgar
Situo de Ĉitorgar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chittorgarh [+]
vdr

Ĉitorgar , laŭ (hindie चित्तौड़गढ़), ankaŭ ĈitorĈitorttaurgar estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Ĝi estis iama sidejo de princlando Mevar.

Fortikaĵo de Ĉitorgar

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ĉitorgar havis populacion de 116 406 en 2011. La loĝantoj atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en fino de la 2000-aj jaroj.

Palaco en Ĉitorgar

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉitorgar situas proksime de Madja-Pradeŝo ĉe piedo de montaro 394 metrojn super la marnivelo laŭ rivero. Nimaĉ troviĝas 51, Bhilvara 52, Udaipur 99, Mandsaur 101, Bundi 121, Kota (Raĝastano) 129, Ĝodpur 224, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 256, tutlanda ĉefurbo Delhio 491, Mumbajo 683, Kolkato 1422 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko jam ekzistis loĝloko jam mil jarojn e.n.e. La fortikaĵo - kiu estas la plej granda en Barato - estis menciita en 728. En tiu regiono princlando funkciis longe kun sidejo de Ĉitorgar. La fortikaĵo travivis sieĝojn kaj konkerojn, ekzemple en la 1440-aj jaroj, 1535 kaj 1568.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Ĉitorgar konsistas el manfaraĵoj, komerco kaj servoj. La turismo ne impetas pro manko de hoteloj. Menciindas produktado de cementoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Ĉitorgar la oficialaj lingvoj estas la hindia, angla kaj mevara.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Ĉitorgar estas hejmo de universitato. Ĝi funkcias 25 kilometrojn for de la urbocentro.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Ĉitorgar plejparto de la populacio estas hinduoj (preskaŭ 85%), krome islamanoj (10%), ĝajnistoj (3%) kaj aliaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Ĉitorgar jare pluvas averaĝe po 808 mm. Inter junio-septembro ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj nur apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 17-33 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉitorgar estas fervoja nodo kun 3 linioj, sed alvenas ankaŭ 5 gravaj vojoj. Enurbe motorrikiŝoj liveras la interesantojn en la fortikaĵon. La plej proksima flughaveno funkcias en Udaipur.

Akvorezervujo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • fortikaĵo sur 180-metra monteto, deklarita monda heredaĵo
  • pluraj malnovaj preĝejoj, ekzemple templo "Kalika Mata" origine konstruita en la 8-a jarcento, trakonstruita al templo en la 14-a jarcento
  • turo kun 9 etaĝoj, 37 m kun 157 ŝtupoj, konstruita en 1440
  • turo dediĉita al ĝajnismo
  • palaco, kie naskiĝis fondinto de Udaipur
  • alia palaco, interne muzeo
  • festivaloj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans