Ĉollima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉollima
Informoj
Originala nomo 천리마
vdr
Statuo de Ĉollima en Pjongjango

Ĉollima (koree 천리마) estas mitologia flugilhava ĉevalo, kiu kapablis dum unu tago kovri distancon de mil lioj (ĉ. 500 km). Laŭ legendo, ĉevalo Ĉollima ne sukcesis trovi sur la tero kuraĝulon, kiu sukcesus rajdi ĝin, kaj forflugis al ĉielo. Legendoj pri rapida flugilhava ĉevalo radikas en ĉina klasika literaturo kaj troveblas ĉe multaj orient-aziaj popoloj.

En la Korea Popol-Demokratia Respubliko Ĉollima estis elektita kiel simbolo de rapida rekonstruado post la detrua Korea milito (1950-1953).

En Pjongjango estas kelkaj statuoj de Ĉollima, la plej konata inter kiuj — la Bronza statuo de Ĉollima (1961).

Unu el la du linioj de Metroo de Pjongjango portas nomon Chollima. Ĉollima estas ankaŭ nomo de revuo kaj kromnomo de la nacia futbala teamo de Nord-Koreio. Pjongjanga trolebusa fabriko produktas trolebusojn de la marko „Ĉollima“.