Čikečka vas
Čikečka vas, hungare Csekefa [ĉekefa] estas tre malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Moravske Toplice.
Bazaj informoj
- Areo: 4 km²
- Alto super marnivelo: 230 m
- Koordinatoj: 46° 43′ N 16° 19′ O / 46.717 °N, 16.317 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ N 16° 19′ O / 46.717 °N, 16.317 °O (mapo)
- Loĝantaro: 95
- Poŝtkodo: 9207
- Aŭtokodo: MS
Situo
Čikečka vas situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo.
Historio
Dum la hungara regado oni nombris en Csekefa 55 domojn kaj 241 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. Inter 1941-1945 denove apartenis al Hungario, ekde 1991 al Slovenio.
Fontoj
- slovena Vikipedio
- w.vasidigikonyvtar.hu
- w.geopedia.si