Ĝarkando
Ĝharkhando estas gubernio en orienta Barato. Ĝharkhando iĝis aparta gubernio en la 15a de novembro 2000. Antaŭe, ĝi estis la suda parto de la gubernio Biharo. Ĉirkaŭ Ĝharkhando estas la gubernioj Biharo (norde), Utar-Pradeŝo kaj Ĉhatisgaro (okcidente), Oriso (sude), kaj Okcident-Bengalo (oriente).
La ĉefurbo de Ĝharkhando estas Ranĉi, kiu estas industria urbo. Kelkaj aliaj urboj kaj industriaj centroj de la gubernio Ĝharkhando estas Jamshedpur, Bokar, Sindri, Gumla, Deoghar, Hazaribagh, Ramgarh kaj Dhanbad.
La nomo Ĝharkhando devenas de la hindia vorto "ĝhari" kiu signifas "arbeton" kaj "arbuston", do, "arbustejo". La gubernio estas konata pro sia minerala riĉeco kaj biologia diverseco.
Lingvo, literaturo kaj kulturo
Ĝharkhando havas multajn lingvojn. Ili apartenas al tri lingvofamilioj. Hindo-Ariaj lingvoj inkluzivas la lingvojn angika, bhoĝpuri, khortha, nagpuri, sadri, hindia, urdua, orija kaj bengala. Ĝi ankaŭ estas hejmo por la lingvoj Munda -- kurmali, korku, santhali, mundari, bhumij, kharia kaj ho; kaj la dravidaj lingvoj korwa, oraon kaj paharia. Granda parto de la gubernio parolas la hindian, bengalan kaj la orijan.
Biologia diverseco
La parkoj kaj bestĝardenoj en Ĝharkhando montras panoramon de biologia diverseco.
La nacia parko Betla, 25 km de la Daltonganĝ, havas aeron ĉ. 250 km². En ĝi troviĝas tigroj, elefantoj, gaŭroj, akvocervoj, aproj, pitonoj kaj simioj.
Administraj distriktoj
La gubernio konsistas el 18 distriktoj kiuj estis parto de la suda Biharo. Kelkaj el ili estis reorganizitaj por krei 6 novajn distriktojn: Latehar, Saraikela Kharsawan, Jamtara, Sahebgunj, Khunti and Ramgarh. Nun la gubernio havas 24 distriktojn.