Ĥomo
Ĥomo (Qom) (perse: قم, ankaŭ konata kiel Qum aŭ Kum) estas milionurbo kaj universitata urbo en Irano, kie estas ĉefurbo de la Provinco Ĥom. Ĝia loĝantaro estas taksita en 2005 je 1,042.309 loĝantoj.[1]
Ĥomo estas de la ŝijaisma islamo konsiderata kiel sankta urbo, ĉar ĝi estas la loko de la relikvujo de Fatema Mæ'sume, fratino de la Imamo ˤAlī ibn-Mūsā Riđā (perse Imam Reza, 789-816 CE). La urbo estas la hejmo de la plej granda seminario de Irano, apud tiu de Naĝafo en Irako.
Bazaj informoj
- Supermara alteco: 928 m
- Areo: км²
- Horzono: UTC + 3:30
- Telefonkodo: +98 251
- Poŝtkodo: 37100
Geografio
Ĥomo situas en centro de la lando laŭ rivero same tiel nomata Ĥomo. Tehrano troviĝas 156 km-ojn.
Historio
Ĥomo estis loĝata jam antaŭ Kristo 5 jarmilojn. La alvenantaj araboj nomumis la urbon laŭ la nuna nomo. De 1503 la urbo iĝis unu el la gravaj centroj de teologio kaj religia pilgrimejo, dume la urbo suferis de mongola kaj afgana atakoj. La samo okazis en 1915 pro rusoj.
Vidindaĵoj
- moskeoj
- kavoj
- salakvaj lagoj
- biblioteko
- muzeo
Atomprogramo
Laŭ kelkaj sekretaj servoj en Ĥomo urania riĉiginstalaĵo funkcias. Iranaj politikistoj deklaris, ke la instalaĵo estas por burĝaj, pacaj celoj, tamen ekzistas skeptikuloj, kiuj diras, ke tie nuklea bombo fariĝas.