Ĵazbluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĵazbluso kutime estas komponaĵo baziĝanta sur la blusformo, kiu tamen harmonie estas pluevoluinta kaj interpretata per rimedoj de ĵazo kaj do estas improvizata. Pro la mallonga sinripeta formo ĵazbluso estas ekzamenilo por la kreemo kaj majstreco de la improvizaj soloistoj.

La melodioj de ĵazbluso kutime ne estas kantataj, sed nur instrumente muzikataj, kion jam la komponaĵo konsideras. Pecoj de la ĵaza repertuaro, kiuj laŭ taktonombro kaj harmonia sinsekvo baziĝas sur la blusmodelo, nomiĝas ĵazblusoj, ekzemple „C Jam Blues“, „Blue Monk“, „Straight No Chaser“, „All Blues“, „Au Privave“, „Billie’s Bounce“ aŭ „Blues for Alice“. Bluso je tio signifas specialan strofostrukturon de 12 taktoj, kiu estas ripetata kaj kies harmonioj deduktiĝas el tiuj de la tradicia bluso. Je tio la harmoniaj strukturoj estas parte modifataj resp. variataj kompare kun la klasika bluso. Sed la baza bluso-strukturo plejparte konserviĝas: ekzemple en takto kvin ĉiam aperas la subdominanto kaj la formo preskaŭ ĉiam estas dekdu-takta. Kelkaj ĵazblusaj komponaĵoj, ekzemple „Watermelon Man“ de Herbie Hancock aŭ „Bluesette“ de Toots Thielemans’, havas tamen iomete variitan formon. En ĵazbluso oni povas, kompare kun la normbluso, kaj ŝanĝi la akordsinsekvojn kaj ankaŭ anstataŭi unuopajn akordojn. Oni povas ludi anstataŭ dominant-septakordo alteraciitan akordon sur la sama baza tono aŭ ankaŭ dominantan septakordon, kies baza tono estas forŝvita je diminuita kvinto disde la vera baza tono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]