Őrimagyarósd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo en Őrimagyarósd

Őrimagyarósd (orimadjaroŝd) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Őriszentpéter.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo havas flankovojojn al la subregiono. Körmend troviĝas 16 km-ojn for.

Historio

La unua mencio devenis el 1270 en formo "Monorosd". Dum la kontraŭturkaj bataloj la kastelo trakonstruiĝis fortikaĵo, nuntempe restis ruinoj. La komunumo sekvas la luteranan religion, la preĝejo konstruiĝis en 1871. Apud la vilaĝo estas artefarita lago nomata Vadása (vadAŝa), ofte vizitata de ripozuloj, turistoj. La vilaĝo kaj la lago estas parto de Nacia Parko Őrség kaj Hanság.

Komunumoj pri őr (= sentinelo) en Hungara reĝlando

Post alveno de hungaroj la sentineloj gardis ankaŭ internajn limojn inter la gentoj.

Alőr Alsóőr Felsőőr Őr Őraljaboldogfalva Őrbottyán Őrdarma
Őregyház Őrfalu Őrhalom Őrhegy Őrimagyarósd Őriszentpéter Őrmező
Őrös Rábaőr Szamosőrmező Temesőr