Świerczewo (Szczecin)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Świerczewo
pole: Świerczewo
setlejo
Strato Ku Słońcu en la jaro 2015
Oficiala nomo: Świerczewo
Lando Pollando Pollando
Regiono Okcidentpomeria Provinco
Distrikto Zachód
Parto de Szczecin
Tipo de parto Setlejo
Situo Świerczewo
 - koordinatoj 53° 25′ 38.64″ N 14° 30′ 48.96″ O / 53.4274000 °N, 14.5136000 °O / 53.4274000; 14.5136000 (mapo)
Areo 2,4 km² (240 ha)
Loĝantaro 15 523 (12.08.2017)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Świerczewo enkadre de Pollando
Situo de Świerczewo enkadre de Pollando
Situo de Świerczewo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Świerczewo (Szczecin)
Retpaĝo: swierczewo.szczecin.pl
Portalo pri Szczecin

Świerczewo (ĝis 1945 germane Schwarzow) estas setlejo de la urbo Szczecin (ĝis 1945 germane Stettin) en nuntempa Pollando. Świerczewo lokitas en la kvartalo Zachód. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 9-an lokon en la urbo kaj la 4-an lokon en la kvartalo; la 12-an de aŭgusto 2017 ĝi havis 15 523 loĝantojn[1].

Ĝi najbaras al la urbaj setlejoj Pogodno (norde), Turzyn (oriente) kaj Gumieńce (sude kaj okcidente). La teritorio de la setlejo konsistas el la teritorio de eksa vilaĝo Schwarzow.

Loko[redakti | redakti fonton]

Świerczewo estas limigita per strato de Witkiewicz (norde), fervojaj trakoj de la fervojlinio ĝis Trzebież (oriente), strato Ku Słońcu kaj Centra Tombejo (sude) kaj strato de Derdowski (okcidente). Tiu urba setlejo konsistas el kvaraj setlejoj: Przyjaźni, Kaliny, Świerczewskie kaj deca Świerczewo, ilia limoj estas stratoj Santocka kaj 26 Kwietnia. La ĉefa strato estas Ku Słońcu (landvojo n-ro 10), kiu situas ĉe la limo de la Centra Tombejo. La setlejo estas konekta kun la aliaj partoj de Szczecin per la aŭtobusaj linioj kaj per tramlinioj 8 kaj 10.

Historio[redakti | redakti fonton]

Świerczewo apartenis al Szczecin ekde la jaro 1911[2]. Deca Świerczewo, kiu troviĝas en la sud-orienta parto, estas la plej malnova fragmento de setlejo. La unuaj konstruaĵoj sur teritotio de la setlejoj Kaliny kaj Świerczewskie estis konstruitaj en la intermilita periodo, dum la areo de la hodiaŭa setlejo Przyjaźni estis uzita por agrikulturaj celoj. Ekspansio de tiuj setlejoj okazis en la 70-aj kaj 80-aj jaroj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zestawienie informacyjne o liczbie osób zameldowanych w Szczecinie. Arkivita el la originalo je 2017-08-12. Alirita 2017-08-12.
  2. Encyklopedia Szczecina. Szczecin: Szczecińskie Towarzystwo Kultury, p. 1061. ISBN 978-83-942725-0-0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]