Ŝahinŝahr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝahinŝahr · شاهین‌شهر
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Isfahano
Telefonkodo 0312
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 173 329  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 51′ N, 51° 33′ O (mapo)32.85777777777851.552777777778Koordinatoj: 32° 51′ N, 51° 33′ O (mapo) [+]
Alto 1 591 m [+]
Horzono UTC+03:30
Ŝahinŝahr · شاهین‌شهر (Irano)
Ŝahinŝahr · شاهین‌شهر (Irano)
DEC
Ŝahinŝahr · شاهین‌شهر
Ŝahinŝahr · شاهین‌شهر
Situo de Ŝahinŝahr · شاهین‌شهر

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shahin Shahr [+]
vdr

ŜahinŝahrŜahinurbo. perse شاهين شهر،شایین شهر‎, estas planita urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la provinco Isfahano, en centra Irano. La loknomo signifas "akcipitrourbo", tiuj birdoj ofte nestas en tiu teritorio.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ŝahinŝahr situas sur altebenaĵo en la orienta parto de la Zagros-montaro norde de Esfahano. Ŝahinŝahr troviĝas 24 kilometrojn de Esfahano kaj 305 kilometrojn sude de Tehrano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝahinŝahr estis fondita en 1971. En la unua paŝo oni konstruis laŭplane 10,000 loĝejojn por 50,000 loĝantoj. Rifuĝintoj de la irana-iraka milito estis la unuaj loĝantoj. Oni preparis planojn por 300,000 homoj, krome por universitato kaj fabriko. Ŝahinŝahr estis deklarita urbo en 1976. En la 1970-aj jaroj amerikanoj kaj aliaj eksterlandaj laboristoj laboris laŭ kontrakto kaj la irana armeo trovis apartan lokon en murita kaj enirkontrolita loko. Filia kampuso situas ĉe la norda pinto de la grandurbo. Ŝahinŝahr estas fama en Irano pro siaj bonegaj edukaj instalaĵoj kaj sistemoj, krome la urbego estas hejmo de dungitoj de registaraj organizoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ŝahinŝahr estas grava regiona ekonomia kaj industria centro. La urbego havas rafinejon, plurajn entreprenojn pri kemia kaj aviada industrioj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ŝahinŝahr situas en arida klimato. Jare pluvas proksimume 210 mm.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La vojaĝantoj irantaj el Esfahano al Tehrano renkontas kiel unuan urbegon Ŝahinŝahr.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • interalie WikiTrans

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]