Ŝipa orkestro de Titanic

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝipan orkestron de Titanic kreis grupo da ok muzikistoj, sep el ili estis angloj kaj unu franco.

Wallace Henry Hartley (kapelestro)[redakti | redakti fonton]

Kapelestro Wallace Henry Hartley devenis el malnova muzikista familio. De komence li alternis kelke da hotelaj orkestroj, ian tempon li ludis en orkestro de Mauretania de Cunard kaj komence de la jaro 1912 White Star Line akiris lin por la unua navigacio de Titanic.

Jock Hume (violonisto)[redakti | redakti fonton]

Violonisto Jock Hume estis spite al sia juneco sur la ŝipoj de White Star Line jam bone konata kaj tre ŝatata kaj ĉe vojaĝantoj kaj ĉe homekipoj. En la antaŭa jaro li ludis sur Olympic kaj post ties kunpuŝiĝo kun krozoŝipo Hawke lia patrino ripetite petis lin, por ke li ne plu revenu sur maron. Sed Jock volis baldaŭ edziĝi, li bezonis monon kaj ŝipposedejo proponis allogan salajron.

Fred Clarke (kontrabasisto)[redakti | redakti fonton]

Lia kolego, kontrabasisto Fred Clarke el Liverpool, malgraŭ tio, ke li neniam antaŭe estis sur maro, venis sur Titanic pro simila kaŭzo - vintra koncerta sezono finiĝis kaj li devis subteni la vidviĝintan patrinon.

Robert Bricoux (violonĉelisto), W. Theodore Brailey (pianisto)[redakti | redakti fonton]

Violonĉelisto Robert Bricoux el nordfranca Lille kaj pianisto W. Theodore Brailey venis el vaporŝipo Carpathia.

G. Krins (violonisto), J. W. Woodward (violonĉelisto), P. C. Taylor (violonĉelisto kaj pianisto)[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ lastaj tri el la muzikistoj, angloj G. Krins, J. W. Woodward kaj P. C. Taylor estis majstroj de siaj instrumentoj.

La orkestro de Titanic, konsiderata de multaj vojaĝantoj kiel la plej bona, kian ili kiam aŭdis en ŝipo, estis ludanta ekde antaŭtagmezaj horoj ĝis malfrua vespero kaj senĉesa intereso de la vojaĝantoj atestis pri eksterordinara ŝatateco, kiun ĝi akiris tuj de la unua tago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.