Ŝlagro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝlagro rilatas al kantounuopaĵo, kiu fariĝas granda sukceso, ĉu naciskale, ĉu internacie. Tiu kanto aŭ unuopaĵo ĝenerale lanĉas la karieron de kantistomuzikgrupo, kiu estis malmulte aŭ tute ne konata. Helpas al lanĉo de ŝlagro grandskala disaŭdigo per radio kaj televido, akompanata de muzikvideo. Nuntempe disk-kompanioj ofte lanĉas "someran ŝlagron": de natura fenomeno, ŝlagro fariĝis komerca afero. Ŝlagro foje restas la ununura kanto de iu artisto.

Vortara difino[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de ŝlagro[redakti | redakti fonton]

Tipa ekzemplo de ŝlagro estas la unuopaĵo "Whenever, wherever" de Shakira kiu fariĝis numero 1 en pli ol 20 landoj en 2002, lanĉinte la internacian karieron de la kolombia kantistino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]