Ŝoĥtado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ŝoĥtado de kokino

Ŝoĥtado (hebr. שחט šacḥaṭ „ŝoĥti“) estas la rita buĉado de koŝeraj vestoj, aparte en la judismo kaj en la islamo. La bestoj estas mortigitaj per speciala tranĉilo. Oni tranĉas per ununura granda tranĉo transverse tra la malsupra koloflanko, kio sekvigas la fendon de la grandaj sangaj vaskuloj same kiel de la traĥeo kaj de la ezofago. Ŝoĥtado garantiu la plejeble senrestaĵan elsangadon de la besto. Kaj islamo kaj judismo malpermesas la konsumon de sangaĵoj. Tamen ankaŭ en la kristanismo ekzistas tiu ĉi malpermeso (Ago 15, 28–29).

Ŝoĥtado okazas sen antaŭa senkonsciigo de la besto, ĉar ekz. laŭ strikta juda kredo la besto estas vundata per la senkonsciigo kaj per tio la viando fariĝas maltaŭga por konsumado. En Germanujo oni permesas la ŝoĥtadon por islamanoj nur je antaŭa elektra senkonsciigo.[1]

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Hagalil: Elektroŝoko solvas islaman problemon