Ŝoĵio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉambro kun ŝoĵiaj pordoj

En japana arkitekturo, ŝoĵio[1] (japane  (しょう) (), shōji [ɕoːꜜʑi]) estas ligna krado kovrita per papero, kiu estas uzata kiel muro aŭ pordo. Ĝi bone enlasas kaj difuzas lumon kaj sonon, malsimile al la opaka husumo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ligna krado en ŝoĵio

La ŝoĵio konsistas el krado (japane  (こう) (), kōshi), sur kiu oni gluas tegaĵon.

Krado[redakti | redakti fonton]

La krado tradicie konsistas el ligno aŭ bambuo. Oni tradicie preferas pinglarbojn pro la bela, fajna, rekta fibraro; ŝoĵio farita el bambuo nomiĝas takeshōji (japane  (たけ) (しょう) ()). Nuntempe, oni kelkfoje faras kradon el aluminio.

Plejofte, krado estas simple ortangula; tamen, multaj tradiciaj komplikaj ornamaj patroneoj ekzistas.

La malsupra parto de la ŝoĵio estas plenigita per ligna panelo (japane  (こし), koshi), por protekto kontraŭ sekiĝo aŭ piedbato.

Kovraĵo[redakti | redakti fonton]

Gluado de papero sur ŝoĵion
Vitra ŝoĵio por vidi neĝon (japane 雪見障子)

La plejparto de la ŝoĵio povas esti kovrita per papero, aŭ lasita senkovre. Senpapera ŝoĵio ebligas enlason de pli da lumo kaj aero, kaj estas preferata dum somero. Nuntempe, ŝoĵio kovrita per vitro aŭ drata latiso ekzistas, kiuj ebligas enlason de lumo aŭ aero sen insektoj.

Plej ofte, oni kovras la ŝoĵion per tradicia japana papero (japane  () (), washi), kiu enlasas kaj difuzas lumon. Tradicie oni ankaŭ uzis silkon, sed tio estas nun malofta.

La papero, kiam ĝi estas truita, estas dekoracie flikita per papero; la papero estas anstataŭigata ĉiujare (aŭ ĉiujardue) dum Decembro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La japana vorto shōji (japane 障子) devenas de ĉinaj morfemoj, kaj signifas barantan (shō (しょう)) aĵon (ji ()). Ŝoĵio farita el teksaĵo ekuziĝis ekde la 7-a jarcento. Poste, papera ŝoĵio populariĝis dum la 12-a jarcento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]