Ŝtoncirklo de Wassu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Ŝtoncirklo de Wassu
protektata areo [+]

Koordinatoj13° 42′ 0″ N, 14° 52′ 12″ U (mapo)13.7-14.87Koordinatoj: 13° 42′ 0″ N, 14° 52′ 12″ U (mapo)
Areo0,02 km² (1,63 ha) [+]

Ŝtoncirklo de Wassu (Gambio)
Ŝtoncirklo de Wassu (Gambio)
DEC
Ŝtoncirklo de Wassu
Ŝtoncirklo de Wassu

Map
Ŝtoncirklo de Wassu
vdr
Mapo de Senegalio - Gambio
Mapo de Senegalio - Gambio

La ŝtoncirklo de Wassu konsistas el kromleĥoj kaj tumuloj (tombo-montetoj) kiuj apartenas al pli granda gruparo de megalitoj de kiu pliaj du situas en Sengalio, pli precize inter Kaolack kaj Tambacounda, en la departamento de Koungheul, en la centro de Senegalio[1] (Sine Ngayène, Wanar) kaj unu plia troviĝante en Gambio (Kerbatch), formante kune kolekton de 93 ŝtoncirkloj, kiuj reprezentas eksterordinaran koncentriĝon de pli ol 1000 monumentoj en areo de 350 km longa kaj 100 km larĝa laŭlonge de la Rivero Gambio inter la okcidentafrikaj ŝtatoj Gambio kaj Sengegalio.


Ŝtonciklo en Wassu
Ŝtonciklo en Wassu

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kune la ŝtoncirkloj kaj iliaj asociitaj tumuloj, ili reprezentas solidan sanktan pejzaĝon kreita antau pli ol 1500 jaroj. Ĝi reflektas prosperan, tre organizitan kaj daŭreblan socion. Oni fosis la ŝtonoj kun feraj iloj kaj lerte formis ilin en preskaŭ identaj cilindraj aŭ poligonaj kolonoj pezante 7 tunojn, averaĝe ĉirkaŭ du metrojn altaj. 

Ĉiu cirklo enhavas inter 8 al 14 kolonoj kaj estas 4 ghis 6 metroj larĝaj. Ĉiuj estas lokitaj proksime de la tumuloj. La ŝtonocirkloj kaj tumuloj kune formas grandegan sanktan pejzaĝon kreita dum pli ol 1500 jaroj. Tiu elstara ejo estas reprezentanta por multe pli larĝa megalita zono en la regiono, kiu laŭ grandeco, densitecco kaj komplekseco ŝajnas esti senkonkurenca ie ajn en la mondo[2]

Ĝi kalkulas 11 kromleĥojn, ĉiu kun pilastroj de 2 metroj altaj de proksimume 2 m da alteco kaj pezante 7 tunojn, la plej granda mezurante 2,59 m da alteco. La zono kovras 1,63 ha. La kromleĥoj enhavante ĉiun dekon da pilastroj havante diametron inter 4 ĝis 6 metroj, instalitaj en du vicoj, unu el 4 kromleĥoj, la alia el 7, entute 11 kromleĥoj.

Unesko monda heredaĵo[redakti | redakti fonton]

En 2006, la loko Wassu estis enskribita en la listo de la monda heredaĵo kiel parto de la megalitaj cirkloj de Senegalio-Gambio, kune kun la ŝtoncirkloj Sine Ngayène kaj Wanar (ambaŭ en Senegalo) kaj tiu de Kerbatch (en Gambio),

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La ŝtoncirkloj de Wassu – kolekto de bildoj, videoj kaj sondosieroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]