Šalčininkai
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 17 Apr. 2012.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Šalčininkai | |
| Bazaj datumoj | |
|---|---|
| ŝtato: | Litovio |
| distrikto: | Vilnius (Vilno) |
| subdistrikta komunumo: | Šalčininkai |
| nombro de loĝantoj: | 39 400 (komunumo, stato 2005) |
| nombro de loĝantoj: | 6 600 (urbo, stato 2005) |
| areo (komunumo): | ĉ. 1491 km² |
| internacia telefona prefikso: | (+370) 380 |
| koordinatoj: | 54° 19' norde, 25° 23' oriente |
Šalčininkai estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la pleja oriento de Litovio, proksime al la limo kun Belarusio. Ĝi apartenas al la distrikto Vilnius (Vilno). Dum la jaro 2005, la komunumo havis 39 400 loĝantojn, el tio la urbo mem 6 600. Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1311.
En Šalčininkai vivas pluretna loĝantaro el litovoj, poloj, belarusoj, rusoj kaj romaoj. Ene de Litovio, la komunumo havas unu el la plej grandaj polaj komunumoj. Dum junio 2003 ekestis interkonsento pri urbopartnereco kun la urboj Łowicz kaj Żnin en Pollando.

