Blua teo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŭulong-teo)
Blua teo.

Blua teo (el la ĉina 青茶, qīngchá)[1] estas teo el duonokciditaj folioj de ĉinia kamelio en meza punkto, inter verda kaj nigra teoj. Ĝi estas ankaŭ konata internacie kiel oolongwūlóngchá (烏龍茶, teo de la nigra drako).

Farado[redakti | redakti fonton]

Blua teo estas farita ĉefe en Ĉinio kaj Tajvano. Post la rikolto, la folioj estas varmigitaj kaj ĉifitaj (mane aŭ maŝine), por ke la suko iom eliru la foliojn. Poste, la foliojn oni lasas en varma ejo, por ke ili iom oksidiĝu pro la oksigeno kaj la suko. Tio ŝanĝas la koloron de la folioj el verda al bruna, kaj ankaŭ ŝanĝas la guston. Oni poste tre varmigas ilin, por haltigi la oksidadon kaj por sekigi la foliojn.

Preparado[redakti | redakti fonton]

Tiuj teoj povas esti preparataj kiel oni deziras (vidu ĉe Teo por teceremonioj), sed plej bonas la teceremonio Gong Fu Cha. Efektive, tiuj teoj postulas tre varman akvon, je 95 °C: tio estas la kaŭzo de uzado de Gong Fu Cha, ĉar ĝi konservas la varmon sufiĉe longe, por ke la gusto kaj odoroj (jes, multe diversaj odoroj) eliru la foliojn.

Tuj post la servo de la teo en taso, kiam oni malplenigas ĝin, oni povas senti la diversajn kaj sinsekvantajn odorojn en ĝi (Gong-Fu-Cha-aj teserviloj kaj tasoj necesas). Ofte, la odoroj ŝanĝiĝas je ĉiuj 10-20 sekundoj. La plej ofte sentataj odoroj estas tiuj de kuko, kokosnukso, banano, vanilo, orkideo, ktp.

La gustoj de tiu te-specoj ankaŭ estas tre diversaj kaj malsamaj: pajlo, kuko, fruktoj, floroj... kaj ofte miksitaj.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

  • Dà Hóng Páo (ĉine: 大 紅袍) signifas "granda ruĝa mantelo", estas aparte multekosta specio de teo kultivita en la Wu Yi-Montoj en Fuĝjana Provinco en Ĉinio..
  • Dong Ding Oolong (冬 顶 乌龙) (Oolong Frost-Pinto) kiu kreskas en la montoj de Nantou Distrikto en Tajvano.
  • Tie Kuan Yin [Tje Kŭan Jin] eble estas la plej fama bluverda teo. La nomo signifas "teo de la fera Avalokiteŝvaro".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oolong Tea (angle). Alirita 2016-05-01.