31-a IS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
seminaria afiŝo

La 31-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1987 kaj la 3-a de januaro 1988 en Hanovro, la ĉefurbo de la federacia lando Malsupra Saksio en la centro de Germanio. La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis 260 lernantoj kaj studentoj (plus iuj lastmomentaj aliĝintoj) el 16 eŭropaj landoj plus Usono. La organizan teamon de GEJ konsistigis Dagmar Schütte (kunordigado, ejo), Eckhard Bick (tema programo), Nicola Buskotte (grafiko), Simone Fischer (distra programo), Edlyn Teske (vespera programo) kaj Martin Haase (dua informilo, preparkomisiona subteno).[1] La seminarian broŝuron kaj plurajn pliajn materialojn kreis Thomas Pusch, la antaŭa teama gvidanto, mem kuracisto kaj profesiulo pri sano, kiu krome transdonis siajn administrajn spertojn. Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per plurdekmil germanaj markoj, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis "Sano".

El la temaj prelegoj kaj laborgrupoj elstaris la kontribuoj de Francesco Pignatelli, Joachim Werdin, Mike Sadler, Eckhard Bick, Jorgos, Alessandro Amerio, Ulrich Matthias, Jan Pachter kaj Noelle Weyeneth. Eta detalo, bone memorata interalie de la infanaj (!) partoprenantoj, estis ke en ĉiu seminaria broŝuro estis engluitaj po kvalita kondomo, kiujn multaj infanaĝaj partoprenantoj lude plenigis per aero aŭ per akvo.[1]

Estis la unua IS kie eblis (ankoraŭ private organizita) partopreni kiel memzorganto, ĉu en privata loĝejo (de Andi) aŭ en apuda gimnastikejo (organizis Lu). Poste la eblo esti memzorganto fariĝis grava por ebligi al partoprenantoj el malriĉaj landoj (kaj ankaŭ al iom-tro-aĝuloj, malriĉuloj, alternativuloj aŭ/kaj tia-etosemuloj el "riĉaj" landoj) viziti renkontiĝojn en alikaze nepageblaj, multekostaj, siatempe tiel nomataj okcidentaj landoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 el la seminaria broŝuro, titolita "Sano"