3 Junono
(3) Junono estas asteroido en la ĉefzono. Ĝi malkovriĝis la 1-an de septembro 1804 de Karl Ludwig Harding ol la tria asteroido kaj nomiĝis laŭ la plej alta romia diino Junono. Tiam Junono klasifikiĝis kiel plenvalora planedo – kiel Cereso kaj Palaso malkovritaj antaŭe. Nur post 1947 oni enkondukis la distingon inter asteroidoj kaj planedo.
Orbito
Junono orbitas Sunon en la distanco de 1,98 AU je perihelio kaj 3,36 AU je afelio, per periodo de 4,36 jaroj. La orbito kliniĝas 13,0° kontraŭ la ekliptiko, sia discentreco estas 0,258.
Korpaj proprecoj
Junono havas mezan diametron de ĉirkaŭ 267 km. Ĝia maso estas taksata je 2,82×1019 kg. Junono havas relative helan surfacon kun albedo de 0,238. Dum sia opozicio ĝi atingas aperan helecon de ĝis 7,7 mag kaj tiel estas unu de la plej helaj asteroidoj en la nokta ĉielo.
Eksteraj ligiloj
- angle 3 Juno : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: |
---|---|---|
2 Palaso | 3 Junono | 4 Vesto |