Aŝdod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
rigardo al Aŝdod
vojkruciĝo

Aŝdod (hebree אשדוד, arabe إسدود) estas urbo en Israelo. Dum la jaro 2008 la urbo havis 208.100 enloĝantojn.

Ĝeneralaj informoj

Aŝdod situas sude de Tel-Avivo borde de la Mediteranea Maro. La urbo, kiu hodiaŭ estas unu el la plej grandaj de Israelo, nur refondiĝis dum la jaro 1956, unue kiel rifuĝejo. Post la decido evoluigi la urban havenon, Aŝdod ricevis la statuson de "israela evolua urbo". Celo inter alie estis, per nova haveno malŝarĝi la tre etan havenon de Jafo.

Ekzistas urbaj partnerecoj kun la urba distrikto Spandau de Berlino ( Germanio) kaj la urboj Bordeaux  Francio kaj Bahía Blanca  Argentino.

Historio

La historia urbo Aŝdod ekestis dum la 12-a jarcento a.K. kaj situis 3 kilometrojn sude de la moderna urbo. La urbo estis fondaĵo de antikva Egiptio kaj estis unu el la kvin urboj de la filistoj, kiuj interligiĝis en la urboligo pentapolis. La asiria reganto Sargon la 2-a konkeris la urbon dum la jaro 712 antaŭ Kristo. La regantoj de Asirio loĝigis multajn deportitiojn en la urbo kaj nomumis asiran urboreganton. Eke la 7-a jarcento a.K. Aŝdod estis sendependa urboŝtato kaj ekde la 6-a jarcento a.K. kreskis la ekonomia signifo de la haveno. La urbo ekzistis ĝis la epoko de la Bizanca Imperio.

Antaŭ la fondiĝo de la moderna juda urbo Aŝdod en la teritorio troviĝis araba vilaĝo kun la nomo Isdud (arabe إسدود). Dum la milito de 1948 la egiptia armeo sukcesis avanci ĝis tiu punkto. La araba vilaĝo detruiĝis dum la milito.

Eksteraj ligiloj

greke Offizielle Internetseite von Aschdod Koordinatoj: 31° 47' 52" N, 34° 39' 1" O