Aŭgsburga konfeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Christian Beyer antaŭ imperiestro Karlo la 5-a laŭtlegas la konfeson

La Aŭgsburga konfeso - latine Confessio Augustana (CA), germane Augsburger Bekenntnis (A.B.) - estas fundamenta publika elpaŝo de la luteranaj membroj de la asembleo Reichstag de la Sankta Romia Imperio favore al la luterana kredo. Ĝin vortumis kaj la 25-an de junio 1530 publike prezentis la luteranaj asembleanoj antaŭ imperiestro Karlo la 5-a dum asemblea kunveno en la urbo Aŭgsburgo. La teksto iĝis fundamenta dokumenta de la luterana reformacio kaj ĝis la nuntempo estas gvida kreda dokumento de la luteranaj eklezioj.

vitralo pri la aŭgsbura konfeso en la kirko Gedächtniskirche de la urbo Speyer