ABZ de amo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de ABZ de Amo..., Kopenhago, 1972

ABZ de Amo... (dane : Kærlighedens ABZ) estas enciklopedio pri la seksuma vivo, verkita en la dana lingvo de la seksologo Sten Hegeler (naskita en 1923) kaj de lia edzino Inge (19271996), kun desegnaĵoj de Eiler Krag.

La originala eldono aperis en 1961 ĉe Chr. Erichsens Forlag (Kopenhago). En 1972 la dana eldonisto Torben Kehlet publikigis esperantan tradukon de Ib Schleicher kaj Aŭgust Weide.

Oni konsideras tiun libron grava verko por la seksa revolucio de la jaroj 1960-1970. La aŭtoroj traktas ĉiujn aspektojn de la seksuma vivo kun granda relativismo kaj morala neŭtraleco: precipe specialaj agoj kiel anusa seksumado, masturbado, midzado, k.t.p. ; aŭ diversaj seksaj orientiĝoj kiel samseksemo, pederastio, zoofilio, k.t.p.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • « Abnorma : Io devia de niaj kutimoj, io devia de la akceptitaj reguloj — devia de la normo. » (p. 7)
  • « Abomeno : [...] La seksa vivo estas rava, sed ankaŭ konforma al naturo. Kaj la naturo ne estas tre edukita kaj kulturita. » (p. 8)
  • « Antaŭjuĝo : [...] Antaŭjuĝoj estas speco de okulvitroj, kiujn ni surprenis, ili deformas la realon ĉirkaŭ ni. Postulas penon vidi la aferojn super tiuj okulvitroj.
    Ili preskaŭ firme fiksiĝis sur nia nazo. Multaj eĉ ne scietas, ke ili surhavas tiujn okulvitrojn. — Se la antaŭjuĝoj estas samaj ĉe ĉiuj homoj en iu socio, do estas eble pli ĝuste nomi la antaŭjuĝojn komuna fenestro, tra kiu ĉiuj rigardas. » (p. 20)
  • « Aŭtoritatoj : Ofte ni forgesas, ke ni ne blinde kredu je aŭtoritatoj. [...] Troviĝas tre malmultaj fakuloj sur la kampo de la seksa vivo. Ili scias treege malmulte, kaj eĉ la plej objektivaj sciencistoj povas nur tre malfacile trapenetri tiun nebulon de kontraŭeco, neobjektiveco, antaŭjuĝoj kaj hipokriteco, kiu vualas la faktojn de la homa seksa vivo. » (p. 23)

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

ABZ de amo... / Inge & Sten Hegeler ; desegnaĵoj de Eiler Krag ; el la dana originalo tradukis Ib Schleicher kaj August Weide ; lingve kontrolis G. Waringhien. – Kopenhago : TK, 1972 (Grafisk Center). – 274 p. ; 25 cm. – ISBN 87-87089-09-0

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]