AST (eldonejo)
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 10 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
AST (cirile: АСТ) estas unu el la plej grandaj eldonejoj de moderna Rusio, kiu eldonas librojn (ankaŭ ciferecajn) pri tre diversaj temoj.
Kadre de ĝia serio "Oriento-Okcidento" aperis en 2006 kvar ruslingvaj libroj pri Esperanto:
- 500 plej gravaj vortoj de Esperanto de Nikolao Gudskov;
- Esperantio: poŝa enciklopedio de N. Gudskov;
- Lingvo Esperanto dum unu monato de Irina Gonĉarova;
- Elementa gramatiko de Esperanto de N. Gudskov.
Eldonitaj en tia serio la lernolibroj tuj aperis en ĉiuj librovendaj retoj tra tuta Rusio.

