A Taste of Armageddon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A Taste of Armageddon
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo A Taste of Armageddon
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 23 feb. 1967
Ĝenro sciencfikcio, malutopia fikcio
Reĝisoro(j) Joseph Pevney • Gene Roddenberry
Scenaro Robert Hamner • Gene L. Coon
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Eminiar VII
Muziko de Alexander Courage
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • Nichelle Nichols • Bill Blackburn
IMDb
vdr

"A Taste of Armageddon" [Gusto de Armagedono] estas la 23-a epizodo de Star Trek: The Original Series. Verkita fare de Robert Hamner kaj Gene L. Coon kaj reĝisorita fare de Joseph Pevney, ĝi estis unue elsendita la 23-an de februaro 1967.

Dum tiu epizodo unue oni faras mencion de la formala nomo "Unuiĝinta Federacio de Planedoj". Antaŭe, ĉi tiu estis elvokita sub la neformala nomo "Federacio" en la epizodo Arena.

La epizodo estas rimarkinda por antaŭvidi komputilajn militajn ludojn inter du ludantoj ĉe vastaj distancoj, multajn jarojn antaŭ la invento de interreto kaj de la interretaj strategiaj ludoj por multaj ludantoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En la epizodo, la USS-Enterprise vizitas planedon en komputila simulita milito kontraŭ apuda planedo.

USS Enterprise (NCC-1701) vojaĝas al Eminiar VII, alportante la ambasadoron Robert Fox (Gene Lyons). Ne multe oni scias pri la planedo, preter la fakto, ke ili estis en milito kontraŭ apuda planedo, Vendikar.

Proksime de Eminiar la 7a, la "Enterprise" ricevas mesaĝon avertante, ke ili ne alproksimiĝu, sed ambasadoro Fox ordonas ke Kapitano James T. Kirk (William Shatner) daŭrigu. Kirk, ĉefoficiro Spock (Leonard Nimoy) kaj sekureca gvardio transiras al la planedo, kie ili estas ricevitaj de reprezentantoj Mea 3 (Barbara Babcock) kaj Anan 7 (David Opatoshu). Dum supozata atako fare de Vendikar, la surplaneda teamo ekscias, ke la milito estas farita kiel komputila simulado, kaj ke la "Enterprise" estis "detruita" en la atako. La kosmonaŭtoj devas iri al la mortĉambroj de Eminiar por malintegriĝo pro la traktato de ambaŭ planedoj, kaj la teamo de Kirk estas kaptita.

La "Enterprise" ricevas falsan mesaĝon, supozeble de Kirk, ordonante ke la anaron transportiĝu malsupren. Scotty (James Doohan), skeptika pri la ordo, igas ke la komputilo de la stelŝipo analizu la mesaĝon kaj konfirmis ke ĝi estas falsa. Baldaŭ poste, la kosmoŝipo estas pafita de Eminiaranoj, sed la atako estas tre malforta kaj facile defendita pere de la ŝildoj de la ŝipo. Anan 7 tiam kontaktas la Enterprise'on. Ambasadoro Fox decidas kredi al Anan, ekflugas kaj rapide kaptiĝas kaj estas portita al malintegriga ĉambro kune kun Mea 3, kiu ankaŭ estis "mortigita" en la milito-simulado. Spock kaj la sekurecaj oficiroj savis ilin.

Kirk, dume, ordonas antaŭ planeda konsilantaro ke Scotty plenumu la Ĝeneralan Ordonon 24 kaj detruu ĉion sur la planedo en du horoj. Paniko ekestas ĉe konsilantoj. Spock alvenas kaj detruas la militsimulajn komputilojn, ĉar la simulara milito insuligis ambaŭ sociojn pro la hororoj de la reala milito kaj donis al ili malmulte da kialoj por fini ĝin.

Dum la fina akto de la epizodo, Kapitano Kirk faras paroladon insistantan ke la milito devas esti brutala kaj malpura por ke ĝi estu io evitinda. "Detruo, morto, malsanoj, teruro, tio estas la tuta milito." Li konkludas, ke, turninte la militon en ion pura, senfrukta kaj senfina, la du planedoj ne rimarkas la realan ŝarĝon, kiu signifas ĉi tiu. Li konvinkis al Anan 7 ke ili komencu pacajn intertraktadojn, kaj Fox konsentas agi kiel neŭtrala interulo inter la planedoj.