Aarão Reis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aarão Reis
Persona informo
Aliaj nomoj Horacio Mann
Naskiĝo 6-an de majo 1853 (1853-05-06)
en Belém
Morto 11-an de aprilo 1936 (1936-04-11) (82-jaraĝa)
Lingvoj brazilportugalaportugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Patro Fábio Alexandrino de Carvalho Reis
Okupo
Okupo konstruinĝeniero • urbanizistofizikisto • matematikisto
vdr

Aarão Leal de Carvalho Reis (naskiĝis en Belém en la 6-a de majo 1853 — mortis en Rio de Janeiro, en la 11-a de aprilo1936), inĝeniero, estis brazila esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Aarão Reis planis la novan urbon Soure, sur insulo Marajó. Li direktis la bankon Banco do Brasil kaj la kompanion Lloyd Brasileiro, kaj estis elektita federacia deputito en 1911 kaj 1927.

Krom aliaj atingoj, Aarão Reis famiĝis pro esti nomumita por prienketi la taŭgan lokon por la konstruado de la nova ĉefurbo de la ŝtato Minas Gerais, Belo Horizonte; Post la enketo, Aarão Reis restis ĉefo de la komisiono kiu konstruis tiun ĉefurbon. Reis elstaris ankaŭ kiel komercisto kaj unu el la pioniroj en la disvastigo de elektro dum la brazila Belle Epoque.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Anna Leal de Carvalho Reis kaj Fábio Alexandrino de Carvalho Reis, kiu iĝis prezidanto de la provinco Pará, Aarão naskiĝis en 1853 en la ĉefurbo de tiu provinco, kie lia patro tiam estis doganisto.

Li studis ĉe Escola Central - estonta Escola Politécnica do Rio-de-Janeiro ekde 1869. Li kompletigis la geografian kurson kaj en 1872 kaj la inĝenieran kurson en 1874, krom bakalaŭrecon en Fiziko kaj Matematiko.

Li okupis gravajn publikajn postenojn ĝis 1906, kiam li fondis fabrikon de alumetoj. Por tiu fabriko, li kreis elektrocentralon, kiu ankaŭ provizis energion al proksimaj urbetoj. En 1911, li kreis elektran kompanion por provizi energion al multaj urboj de Federaciŝtato Rio de Janeiro.

Belo Horizonte[redakti | redakti fonton]

Kiel estro de la konstrukomisiono por la nova ĉefurbo Belo Horizonte, Aarão Reis projektis la planimetrion de la nova urbo. Ĉion el la planimetrio, arkitekturo kaj konstruplanado estis farita de li en la jaroj inter 1894 kaj 1897. Post la planimetrio kaj konstruado, li translokiĝis al Belo Horizonte, vivinte en domo kie nun estas la Parque Municipal de Belo Horizonte.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • O Esperanto como lingua auxiliar, comum a todos os povos. Eld. Clube de Engenharia, Rio de Janeiro, 1921.