Aar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aar
la rivereto ĉ. 250 m sude de la fonto
la rivereto ĉ. 250 m sude de la fonto
la rivereto ĉ. 250 m sude de la fonto
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio federaciaj landoj Heslando kaj Rejnlando-Palatinato
Longeco 49,7 km
Fluo
Fonto 500 m sudoriente de la kastelo Zugmantel apud Orlen
- Alteco super marnivelo 429 m
Enfluejo en la urbeto Diez en la riveron Lahn, ĉe river-kilometro 84
Geografio
vdr


La rivereto Aar estas apenaŭ 50 km longa maldekstra alfluanto de la rivero Lahn.

Nomo

La rivernomo Aar ekzistas en la germanlingvaj landoj multfoje. Ekzemple:

  • Aar, kiu ankaŭ apartenas al la riversistemo de la Lahn
  • Ahr kiu enfluas la Rejnon
  • Aare en Svislando.

La antaŭĝermana vorto „aar“ signifas „ rapide fluanta akvo“.[1]

Geografio

Riveriro

Aar-fonto
“Adolfseck“ kun iama rivermeandro (maldekstre) kaj akvofalo (dekstre) sur gravuraĵo de Merian

La rivereto fontas en la hesa mezmontaro Taunus je la suda flanko de la limeso, 500 m for de la restaĵoj de la romia Kastelo Zugmantel kaj de la federacia strato B 417 apud la urboparto Orlen de Tunusstein. Ĝi fluas unue suden tra la urbopartoj Neuhof, Wehen, Hahn kaj Bleidenstadt. Malantaŭ Bleidenstadt la valo mallarĝiĝas. Ĉi-tie estas la plej suda punkto de la Aar. La rivero ŝanĝas sian direkton kaj fluas nordokcidenten. Apud Bad Schwalbach alfluas de maldekstre la sola iom pli granda rojo „Nesselbach“. Poste la Aar atingas laurboparton Adolfseck kun la samnoma burgruino. Ĉi-tie la rivereto formas la plej grandan akvofalon en la mezmontaro. Tuj poste la rivereto trafluas la limeson apud Kleinkastell Adolfseck. Ĝi pasaS la komunumon Hohenstein kunla samnoma burgo kaj estas supre de Michelbach por kelkaj kilometroj la limrivereton al Rejnlando-Palatinato. Trans la limo situas en la valo la muelejo „ Sandersmühle“, bestkadavroutiligejo. En Aarbergen la rivereto tangas unue la rboparton Michelbach, poste ĉe Kettenbach la lokparton Michelbacher Hütte, tie alfluas la rojon Aubach, sia plej longa kaj plej akvoriĉa flankrojo. Poste la valo atingas Hausen über Aar kaj Rückershausen. Norde de la limo la Aar trafluas en la komunumaro Hahnstätten la vilaĝojn Schiesheim, Zollhaus, Hahnstätten, Oberneisen, Niederneisen kaj Flacht. Poste ĝi fluas tra la komunumoj Holzheim kaj Freiendiez en la komunumaro Diez kaj enfluas en la urbo Diez la riveron Lahn.

Flankriveroj

  • Wurzelbach (maldekstre), 1,2 km
  • Hasselbach (dekstre), 1,2 km
  • Schwarzbach (maldekstre), 4,2 km
  • Orlenbach (dekstre), 4,1 km
  • Eschbach (maldekstre), 1,1 km
  • Wingsbach (dekstre), 5,0 km
  • Kotzebach (dekstre), 3,3 km
  • Herbach (dekstre), 3,3 km
  • Hettenhainer Bach (maldekstre), 0,8 km
  • Busebach (maldekstre)
  • Nesselbach (maldekstre), 4,8 km
  • Pohlbach (dekstre), 1,5 km
  • Kohlbach (maldekstre), 2,1 km
  • Kohlgraben (dekstre), 0,5 km
  • Breithardter Bach (dekstre), 7,2 km
  • Lahnbach (maldekstre), 4,8 km
  • Hirschbach (dekstre), 1,5 km
  • Michelbach (dekstre), 5,0 km
  • Aubach (dekstre), 15,1 km
  • Schaltenbach (maldekstre), 1,5 km
  • Mattenbach (maldekstre), 2,7 km
  • Hahnerbach (dekstre), 2,3 km
  • Schliembach (Bach von der Ziegelhütte) (maldekstre), 2,3 km
  • Palmbach (dekstre), 9,4 km
  • Hohlenfelsbach (maldekstre), 3,6 km
  • Merschelbach (maldekstre), 3,5 km
  • Kaltenbach (dekstre), 6,4 km
  • Welsbach (maldekstre)
  • Herbach (Mühlbach) (dekstre), 6,4 km
  • Haselbach (maldekstre), 3,0 km
  • Lohrbach (dekstre), 1,7 km
  • Hohlbach (maldekstre), 2,9 km
  • Hinterbach (dekstre)
  • Weibitzbach (maldekstre), 2,7 km

Geomorfologio

  • estiĝo de la valo

La malarĝa valo de la Aar estiĝis kiel tiu de la Mezrejno dum la lastaj 700.000 jaroj sekve de klimataj, tektonaj kaj eŭstaziaj ŝanĝoj en Mezeŭropo. Oni povis pruvi tion je pluraj lokoj per diversaj riverterasoj kaj tie sursedimentitaj leŭsotavoloj .[2]

  • apudriverejaj sedimentoj

Ĉe la supra parto de la rivereto inter Wehen kaj Michelbach oni trovis nur []apudrivera lomo |apudriveran lomon]], kiu sedimentiĝis nur jam en mezepoko. Ĝi estis la sekvo de tiutempa grandareaj senarbarigado kaj enkonduko de la agrokultivado en la sudokcidenta parto de la malsupra Taunus. Ĉe la meza kaj malsupra partoj de la riveretoj ekzistas ankaŭ pli malnovaj lomtavoloj. Tiu estas la sekvo de la minado en la regiono ĉirkaŭ Zollhaus ekde la novtempo kaj la grandkvanta forkonsumado de lignokarbo] de la ferfarado en Michelbacher Hütte.[3][4]

Trafiko en la Aar-valo

La valo estas, precipe inter Adolfseck kaj Michelbach mallarĝa, parte eĉ gorĝsimila kaj tre kurba, tre arbarriĉa kaj tre malmulte loĝata. Tra la valo iras la t.n. Aarstrato , la federacia strato B 54 kaj la unutraka fervojlinio Aartalbahn; ambaŭ iras de Wiesbaden transr Hahn kaj Diez al Limburg (Lahn). Hodiaŭ sur la trajnlinio nur veturas turistaj trajnoj kaj drezinoj.

Literaturo

  • Ruth Russ: Das Aartal. Bildband mit einem Vorwort von Peter Wolff. Ortsbeschreibungen und Geologie erfolgten durch Manfred Keiling und Rudolf Scheid. Aartal-Verlag, Diez 2000, ISBN 3-922181-10-4.
  • Christian Stolz, Jörg Grunert, Alexander Fülling: Quantification and dating of floodplain sedimentation in a medium-sized catchment of the German uplands: a case study from the Aar Valley in the southern Rhenish Massif, Germany. In: Die Erde. 144, 1 (2013), S. 30–50. (online auf: die-erde.org)
  • Christian Stolz: Historisches Grabenreißen im Wassereinzugsgebiet der Aar. Diss. Univ. Mainz, 2005 (Geographie). (online auf: ubm.opus.hbz-nrw.de)
  • Alfred Zirwes: Im Aartal Romantik. Selbstverlag, Wiesbaden 2007, ISBN 978-3-00-020285-8.

Retligoj

Referencoj

  1. Hans Krahe: Unsere ältesten Flussnamen. 1964, OCLC 10374594.
  2. W. Andres: Morphologische Untersuchungen im Limburger Becken und in der Idsteiner Senke. (Rhein-Mainische Forschungen, 61). 1967.
  3. C. Stolz, J. Grunert: Floodplain sediments of some streams in the Taunus and Westerwald Mts., Western Germany, as evidence of historical land use. In: Zeitschrift für Geomorphologie. 52, 2008, S. 349–373.
  4. C. Stolz, J. Grunert, A. Fülling: Quantification and dating of floodplain sedimentation in a medium-sized catchment of the German uplands: a case study from the Aar Valley in the southern Rhenish Massif, Germany. In: Die Erde. 144, 1, 2013, S. 30–50.