Uzanto-Diskuto:Wolfgang Bohr

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Wolfgang Bohr!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Se vi havas demandojn, rigardu:

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon "la perfekta ĝermo de artikolo".

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu 16:54, 24. Jun 2007 (UTC)

Atentigo[redakti fonton]

--Tlustulimu 13:49, 27. Apr 2010 (UTC)

Dankon por la atentigon. Ja mi ankorau estas vikpediista komencanto.

Manĝeblaj fruktoj[redakti fonton]

Saluton, Wolfgang. Mi ĵus ŝanĝis la tabelan aspekton en Manĝeblaj fruktoj. Do se vi ankoraŭ aldonos ion, bonvolu uzi ĉe la komenco de la tabeloj la jenon:

{| class="prettytable"

Tio pli bone aspektas ol la antaŭa kodigo. Amike --Tlustulimu 17:21, 12. Maj 2010 (UTC)

Korekto de titolo[redakti fonton]

Saluton, Wolfgang. Mi ĵus korektis titolon de unu el viaj artikoloj al Listo de flankriveroj al la Mozelo. Krome mi korektis ligilon al ĝi. Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:28, 22 Okt. 2012 (UTC)

Brasika legomo[redakti fonton]

Saluton, Wolfgang. Mi vidis, ke vi kreis la artikolon Brasika legomo. Mi proponas, ke vi fintraduku ĝin se eblas. Se vi ne havas tempon por tio, mi povus fari tion. Krome mi proponas ŝanĝon de la titolo al Legoma brasiko, ĉar tiu titolo aperas en la listo de brasiko. Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:10, 22 Okt. 2012 (UTC) Kara Tlustukimu, ĝerale mi esta tre dankema, se oni koektas miajn artikolojn, sed ŝifoje ne. Mi jam multon trasukia, kiu nun forestas. Kaj mi havas leksikan problemon: Bredi laŭ nPIV oni nue povas uzi ĉe brutoj/bestoj. Por plantoj estu la esprimo "kultivi". Sed kultivi ankaŭ signifas "krskigi plantojn sub flegado de homo, kaj "bredi" estas laŭ mi krei novajn kulturvarioj ekzemple per selektado, hibridigado au aliaj metodoj. Do la signifoj de la du esprimoj malsamas. Mi certas, ke en via gepatra lingvo ekzistas ankau du esperimo. En la germana ni havas züchten por krei novan kulturvarioj, la metio nomiĝas Züchtung. Kaj por krekigi plantojn ni uzas la vorton "kulivieren" au "anbauen" La problemo estas ke multaj laiko ne povas distingi la du agojn.

Dum oni atendas fintradukon de la artikolo mi kaŝis la germanlingvan parton (restas en la redakta paĝo). Mi ankaŭ korektis kelkajn tajperarojn. Kara, Wolfgang, se vi respondas en via diskutejo, eble la koncernito, nun Tlustulimu, ne vidos tion. Por ke tiu ricevu la respondon vi devas eniri en lia diskutejo klakante sur ties nomon.--kani (diskuto) 19:55, 22 Okt. 2012 (UTC)

Fruktlegomo[redakti fonton]

Saluton, Wolfgang. Por indiki, ke vi ankoraŭ prilaboras artikolon, pli taŭgas la ŝablono {{redaktas}}. Ĝi estas metebla al la komenco de la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 14:05, 24 Okt. 2012 (UTC) Dankon Tlustulimu. Por hodiau post mia novas artikolo ""bierspecoj" mi finas vikipeion. DankonWolfgang Bohr (diskuto) 15:27, 25 Okt. 2012 (UTC)

Saluton Wolfgang, vi skribis interesajn artikoloj pri hortikulturo, ĉu vi povus eble relegi la artikolon Clematis patens. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 12:32, 27 Okt. 2012 (UTC)

Kategorioj[redakti fonton]

Saluton, kara Wolfgang! Vi verkis multajn artikolojn pri Germanio kaj tio tre bonas. Mi sugestas al vi nur pli ĝuste indiki kategoriojn por ke viaj artikoloj estu pli facile serĉeblaj. Por tio vi povas iri al samtitola artikolo en alilingva Vikipedio (ekzemple en la germana) kaj de ties kategorioj transiri al analogaj en eo-vikio aŭ krei ilin kun titoloj, konvenaj al la nomsistemo kiu jam ekzistas en eo-vikio. Ekzemple vi povus uzi la kategorion Riveroj de Eŭropo anstataŭ neekzistanta Rivero en Eŭropo. ktp. Sukceson!--RG72 (diskuto) 15:05, 16 Okt. 2013 (UTC)

Krome vi forgesis en tiuj artikoloj pri germanaj riveroj fari la alilingvan ligilon: mi faris.--kani (diskuto) 19:33, 16 Okt. 2013 (UTC)
Mi gratulas al vi, ke vi faras multajn artikolojn. Tamen estas ofte eraroj en la kategorioj ekzemple mi ŝnaĝi troajn fojojn el rivero de Eŭopo al ĝuste riveroj en Eŭropo. Bonvolu korekti tion en la modelo.--kani (diskuto) 17:44, 17 Okt. 2013 (UTC)
Nune Rivero en Francio anstataŭ Riveroj en Francio. Krome vi enmetis artikolon Charbonniers signife karbistoj, sed en la redakto oni diras Charbonniere, karbejo. Kio estas ĝusta? Mi ne trovas ekvivalenton en franca vikipedio por tiuj rojoj.--kani (diskuto) 20:00, 24 Okt. 2013 (UTC)

--- Kara Kani, dankon por la atentigo. Ĉu Charbonniers aŭ kun s estas la ĝusta formo mi ne scias. La germana vikipedio skribi la nomon de la rjo en s, sed menciis, ke ankau ekzistas la formo kun s --Wolfgang Bohr (diskuto) 07:32, 25 Okt. 2013 (UTC)

Dankon pro la kresko de artikoloj, sed vi forgesas ofte la alilingvan ligigon, krome foje tro da eraroj kiel ĉe Gieselher kun kvar eraroj el kiuj unu la tuta komenca frazo.--kani (diskuto) 13:18, 25 Okt. 2013 (UTC)

Mi pardonpetas pro la eraroj. --Wolfgang Bohr (diskuto) 18:52, 25 Okt. 2013 (UTC)--

Saluton. Plej verŝajne estas vi kiu metis eraran artikolon '''listo de burgoj, fortikaĵoj kaj kasteloj en Rejnlando-Palatinato''', ĉar nun vi metas Listo de burgoj, fortikaĵoj kaj kasteloj en Rejnlando-Palatinato. Mi dekomence metis la unuan en Forigendaj artikoloj pro la tie kaj en la artikolo menciitaj tialoj. Por la novz restas kelkaj tialoj, sed jam estas ĝusta titolo kaj alilingva ligo. Nur restas enmeti la liston; se ne, la titolo malĝustas. Oni povas konsideri, ke la artikolon vi poste pliampleksigos: tiukaze vi enmetu la ŝablonon redaktata inter la krampoj kiuj aperas por ŝablonoj sube de tiu ĉi redakta paĝo aŭ metu almenaŭ du listerojn: kastelo tiu kaj kastelo tiu. Tio jam estas listo, kiu poste povos esti plibonigita. Ĉu vi konsentas pri unu el la du manieroj verigi la titolon? Tiukaze la artikolo povas resti kaj oni povas meti ĝin kiel klarigo por peti la forigon de la malĝusta.--kani (diskuto) 11:58, 1 Nov. 2013 (UTC)--- mi enmetos la liston iom post iom, se mi havos tempon--93.221.110.169 17:12, 3 Nov. 2013 (UTC)

Saluton. Tiu artikolo estas sen alilingva ligilo. Ĉu estas iu koresponda alilingva artikolo por fari la ligon?--kani (diskuto) 18:23, 7 Nov. 2013 (UTC)

Listo de...[redakti fonton]

Saluton, Wolfgang. Bonvolu vidi mian noton en la diskutpaĝo Diskuto:Listo de burgoj, fortikaĵoj kaj kasteloj en Rejnlando-Palatinato. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 10:29, 27 Nov. 2013 (UTC)

PS - plia temo: Foje vi ŝajne simple tradukas el la germana al Esperanto, sen atenti ĉu la linge ebla traduko poste havas funkcian rezulton. Aparte endas atenti pri funkcio de kategorionomoj, ne nur uzi unu el pluraj tradukaj variaĵoj el la germana kaj poste ignori ke la tradukita kategorionomo ruĝas, do tiunoma kategorio ne ekzistas: Ekzemple en la germana vikipedio kategorionomoj kutime estas en singularo, en Esperanto tamen laŭregule en pluralo. Do kategorionomo "burgo" neniam ekzistos, "burgoj" jes, sed ene de tiu kategorio eblas spuri ĉu eblas plikonkretigi subkategorion. Alie: En la apartiga listo Giselher (de vi titoligita Gieselher kun troa "e") estas Kategorio:Viraj individuaj nomoj, lingve senriproĉe, sed la koncerna kategorio en la e-lingva vikipedio nomiĝas Kategorio:Viraj personaj nomoj. Do: Se ligilo, aparte kategoria ligilo, ruĝas, endas skeptiki kaj sondi ĉu vere artikolo aŭ kategorio ne ekzistas (tiam almenaŭ kategorion prefere indas mem krei tuj), aŭ ĉu eble la vortumo ne estis vikipedie taŭga. Krome vikipediisto Kani pravis ke mankis inervikia ligilo (mi metas "de:Giselher (Name)"), kaj en listo kiel tiu uzindas la ŝablono {{apartigilo}}. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 10:38, 27 Nov. 2013 (UTC)

Saluton. Kiam vi ĵus enmetis tiun artikolon ne atentis, ke jam ekzistas en Vikipedio samcela artikolo Rheden kiu ja havas sian ligon al aliaj lingvoj. Tiel plej bona solvo estas elpreni la enhavon de la nova artikolo kiu mankas en la malnova kaj konverti la novan en alidirektilo por la malnova. Ĉu vi konsentas? Ĉu mi faru tion?--kani (diskuto) 18:38, 29 Nov. 2013 (UTC)Jes,v povas fari tion.--Wolfgang Bohr (diskuto) 19:33, 29 Nov. 2013 (UTC)

Kategorioj[redakti fonton]

Saluton. Resume de antaŭa mesaĝo de TP: kategorio devas esti plurale, tio estas ne burgo, monumento ktp., sed Burgoj de ktp., Germanaj monumentoj ktp.--kani (diskuto) 12:22, 30 Dec. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:33, 30 Dec. 2013 (UTC)

Saluton. La ununura teksto de tiu artikolo restas germanlingve, do forigenda. Mi bedaŭrinde ne regas germanan. Ĉu vi povas solvi tion?--kani (diskuto) 21:40, 12 Jan. 2014 (UTC)

Saluton, dum lastaj artikoloj vi ĉiam erare mistajpas palason anstataŭ palaco.--kani (diskuto) 15:55, 25 Jan. 2014 (UTC)

Saluton. Vi forgesis fini tiun artikolon. Memoru, ke ĉiu artikolo devas enhavi almenaŭ tri frazojn. Male, ĝi povus esti forigita. Ne gravas tiom la nombroj de artikoloj. Pli bone zorgi ilin.--kani (diskuto) 20:38, 1 Feb. 2014 (UTC)

Literaturo[redakti fonton]

Saluton kaj gratulon pro tiom da artikoloj pri kasteloj (burgoj). En kelkaj, en ĉapitro Literaturo, vi metas librojn prenitajn el la germana redaktopaĝo. Kelkaj venas per ŝablono Literatur, kiu ne aperas en esperanta versio. Male aperas ruĝe nur Ŝablono:Literatur. Facila solvo tiukaze estas anstataŭ kopii el la redaktopaĝo kopii rekte el la artikolo mem kaj tiele ja estas facile gluebla al la redaktopaĝo en esperanta versio. Ĉu vi komprenis? Se ne, mi povas helpi aŭ vi povas ekzemple rigardi kiel mi faris en Burgo Drachenfels (Vasgovio) kie la unua libro aperis fuŝe kaj nun normale. Ĝis.--kani (diskuto) 17:22, 25 Feb. 2014 (UTC)Dankon por la helpo! Estonte mi agos, kiel vi konsilis. --Wolfgang Bohr (diskuto) 13:06, 26 Feb. 2014 (UTC)

Lastatempe vi enmetas kiel kategorio historio Rejnlando-Palatinato anstataŭ historio de Rejnlando-Palatinato. Bonvolu korekti la modelon.--kani (diskuto) 20:23, 3 Apr. 2014 (UTC)

Dankon pro Hunolstein (gento). Kial Vi aldonis sekcioj: "Fontoj" kaj "Literaturo" ? Ĉu vi scias ke estas: Ŝablono:Lastaj sekcioj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:32, 4 Apr. 2014 (UTC) --Wolfgang Bohr (diskuto) 18:57, 4 Apr. 2014 (UTC)dankon por la atentigo.

Ĉu Vi korektos Hunolstein (gento)? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:39, 4 Apr. 2014 (UTC)

Lastatempe vi enmetas kiel kategorio historio Rejnlando-Palatinato anstataŭ historio de Rejnlando-Palatinato. Bonvolu korekti la modelon. --kani (diskuto) 12:30, 5 Apr. 2014 (UTC)

Lastatempe vi enmetas kiel kategorio historio Rejnlando-Palatinato anstataŭ historio de Rejnlando-Palatinato. Bonvolu korekti la modelon.--kani (diskuto) 22:24, 5 Apr. 2014 (UTC)dankon por la atentigo. Mi korektos!--Wolfgang Bohr (diskuto) 17:17, 6 Apr. 2014 (UTC)

Mammea americana[redakti fonton]

Saluton, Wolfgang. Mi ĵus korektis la artikolon Mammea americana. La ŝablonoj Literatur kaj Interquelle ne ekzistas ĉi tie. Tial mi anstataŭigis ilin jene:

Bonvolu legi la koncernajn dokumentadojn de la ŝablonoj kaj rigardi mian ŝanĝon [1], por ke vi estonte mem povu uzi la nomitajn ŝablonojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:44, 8 Maj. 2014 (UTC)

Psidium guajava[redakti fonton]

Saluton, Wolfgang. Mi ĵus anstataŭigis la ne ekzistantan ŝablonon Literatur per {{Citlibro}} en Psidium guajava. Ĉu vi povus uzi la ŝablonon {{Citlibro}} en estontaj artikoloj, por ke mi ne plu devu korekti ion tian? --Tlustulimu (diskuto) 08:58, 13 Maj. 2014 (UTC)--Wolfgang Bohr (diskuto) 14:45, 13 Maj. 2014 (UTC)Dankonpor la informo.Mi provas uzi la ŝablonon.--Wolfgang Bohr (diskuto) 14:45, 13 Maj. 2014 (UTC)


Vi multe laboras tie, ni estus feliĉa, lerni iom pri vi Kore. --pino (diskuto) 11:04, 18 Maj. 2014 (UTC) Iam,se mi havos tempon mi skribos pri mi kelkajn liniiojn, sed ne hodiau,--Wolfgang Bohr (diskuto) 16:07, 18 Maj. 2014 (UTC)

Antaŭdankon.--pino (diskuto) 19:18, 18 Maj. 2014 (UTC)

Literatur[redakti fonton]

Saluton kaj gratulon pro multaj artikoloj. Ĉe Aegle marmelos mi ŝanĝis la unuan aperigitan noton (kiu en Referencoj aperas la 5a) por ke ne aperu la ruĝa averto de nekonata ŝablono. Vi povas fari same: sufiĉas nuligi la separilojn kaj germanlingvajn klarigojn.--kani (diskuto) 12:01, 21 Maj. 2014 (UTC)

Saluton. Anstataŭ forpreni la tutan ŝablonon mi ĵus aldonis {{Citlibro}} al la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 07:21, 26 Maj. 2014 (UTC)

Saluton, jam iu avertis, ke tiu artikolo bezonas poluradon, ekzemple ne aperas la tabelo, estas tro da ruĝaj ligiloj kiuj povas esti bluaj ktp.--kani (diskuto) 22:39, 25 Maj. 2014 (UTC)

Kial vi faris Benetton (apartigilo), sed ne Benetton? Mi proponas alinomigi el Benetton (apartigilo) al Benetton. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:45, 17 Jul. 2014 (UTC)

Saluton. Vi faris novan artikolon el la germana de:Schnitt (Gartenbau) sen atenti ke jam estis la koresponda Stucado. Ne indas pridiskuti la titolon, plej eble ambaŭ taŭgas. Nun indas forpreni la materialon de la lasta kaj enmeti ĝin en la malnova konservante ambaŭ nomojn. Poste oni konvertos Pritranĉado al alidirektilo por Stucado. La estonteco elektos aŭ konservos ambaŭ nomojn.--kani (diskuto) 22:49, 10 Dec. 2014 (UTC)

Por tiu specio oni uzas la nomon A. mollis sen komenca indiko pri kio estas la signifo de A.--kani (diskuto) 12:47, 18 Dec. 2014 (UTC) Mi dubas, ke tiu specio ekzistas ? Viola mollis?--Wolfgang Bohr (diskuto) 16:30, 18 Dec. 2014 (UTC)

Saluton. Mi foje korektetas viajn artikolojn. Mi diros kelkajn erarojn por ke vi mem povu korekti en tiu lasta artikolo kaj jam ne plu necesos tiaj korektoj. Ekzemple pro nacilingva influo vi lasas majusklojn kie en Esperanto oni ne uzas. Ekzemple en titoloj de ĉapitroj: Habito kaj Folioj, Infloreskoj kaj Floroj, Fruktoj kaj Semoj, Enhavosubstancoj kaj Kromozomnombro, Sistematiko kaj Disvastigo ktp. Eble al kelkaj germanoj tio povas aspekti kvazaŭ normala, sed al alilingvaj esperantistoj tio ne estas normala: oni devas minuskligi la duan koncepton. Krome, kio estas habito? Mi foje korektis al habitato, sed mi dubas ĉu vere vi celis diri tion. Mi foje korektis ankaŭ la radikon semetrio al simetrio. Nek habito nek semetrio aperas en PIV, sed mi dubas ĉu estas alia teknika uzo de tiuj vortoj aŭ vi simple celas diri habitato kaj simetrio. Mi esperas, ke tio kontribuos al plibonigo de viaj botanikaj necesaj kaj utilaj artikoloj.--kani (diskuto) 12:59, 4 Jan. 2015 (UTC) Kara kani, dankon por la atentigoj. Vi pravas. Esrtonte mi ankaŭ skribis minuskle en la titolok. semetrio kaj habitato simple estas eraroj miaj. Mi provas eviti tiajn estonte --Wolfgang Bohr (diskuto) 07:58, 5 Jan. 2015 (UTC)

Pri habitato, ne estis eraro via, sed mia, ĉar mi ne vidis, ke ekzistas habito. Semetrio ja iru al simetrio. Ankaŭ en aliaj artikoloj mi korektis la ŝablonon Persono. Vidu kiel malbela impreso restas en Sistematiko ĉe Malpigiacoj. Do indas nuligi la ŝablonon kaj lasi ĉu la nomon ĉu nur la mallongigon.--kani (diskuto) 23:23, 6 Jan. 2015 (UTC)Vi pravas. Ni nur lasu lamallongigoj de la aŭtornomoj!--Wolfgang Bohr (diskuto) 09:31, 7 Jan. 2015 (UTC)

Saluton. Ne ekzistas en Esperanto vorto fertila, sed fekunda. Ankaŭ ne ekzistas Andenoj sed pli simple Andoj. Mi jam korektis ilin foje.--kani (diskuto) 19:13, 8 Jan. 2015 (UTC)

Saluton. Laŭ la angla aŭ hispanlingva versio tiu familio havas 20 genrojn. Oni devus enmeti almenaŭ tri frazojn. Se vi volas, mi faru; sed tio estos kontraŭdiro kun la artikolo Portulako, kie vi diras, ke temas pri la ununura genro en la familio.--kani (diskuto) 18:31, 10 Jan. 2015 (UTC) Dankon por la informo. Mi faros la aldonon, sed nur--Wolfgang Bohr (diskuto) 21:10, 10 Jan. 2015 (UTC) postmorgaŭ.

Saluton. Estas kontraŭdiro inter tio kion oni diras en Kardono kaj en Asteracoj pri Artiŝoko, nome ke temas pri alia specio.--kani (diskuto) 21:44, 16 Jan. 2015 (UTC) Mi korektis la eraron kaj aldonis kelkaj bildojn pri artiŝoko. Mi ankaŭ rimarkis, ke la artikolo pri artiŝoko estas tre malgranda.Eble mi aldonos tekston.--Wolfgang Bohr (diskuto) 09:39, 17 Jan. 2015 (UTC)

Saluton. Kiel klarigite tiu nomo derivas el la franca vorto kiu samas kun solulo, do kial ne uzi solulplanto?--kani (diskuto) 11:50, 25 Jan. 2015 (UTC) Prave! Sub mia gepatralingvo influo mi ne pensis alian, pli bonan alternativo. Dankon!--Wolfgang Bohr (diskuto) 17:00, 25 Jan. 2015 (UTC)

Bleĥnacoj‎‎ kaj Aspleniacoj‎‎[redakti fonton]

Saluton, s-ro Bohr. Mi hodiaŭ vidis, ke vi kreis la artikolojn Bleĥnacoj‎‎ kaj Aspleniacoj‎‎, kies informoj pri la divizio kaj klaso ne ĝustis. Mi rimarkis tion ĉe la komparado kun la germanlingvaj artikoloj. Tial mi korektis laŭ ili. Bonvolu labori estonte pli akurate. --Tlustulimu (diskuto) 19:16, 11 Feb. 2015 (UTC)

Jen detalo: en la lastaj artikoloj en la tabelo de plantoj, en la linio de Genro estas erareto pri klinigo de vortoj, kiun mi poste korektas. Sendube la eraro estas jam en la modelo kiun vi ĉiutage uzas, do korektu ĝin kaj jam aperos ĉio ĝuste. La ideo estas ke nur la latinaj sciencaj nomoj estu klinitaj, dum la esperanta nomo ne. Vidu ekzemple ĉe Vila rozo.--kani (diskuto) 21:41, 18 Feb. 2015 (UTC)Dankon pro la averta. Mi korektos!. --Wolfgang Bohr (diskuto) 08:35, 19 Feb. 2015 (UTC)

Kuirarto[redakti fonton]

Saluton. Kuirejo estas la ĉambro, kuirarto estas la agado. Foje aperas ruĝe ligiloj al artikoloj kiuj ja ekzistas kiel rusa kuirarto se vi uzas la vorton kuirejo anstataŭ kuirarto.--kani (diskuto) 18:01, 11 Mar. 2015 (UTC)vi, kiel preskaŭ ĉiam, pravas! Mi korektos!. Cetere, ĉu vi partoprenos la UK en Lilo?.

Saluton. Jes, mi partoprenos en UKo en Lilo. Mi profitas okazon por averti ke en la tabelo de la lastaj rozoj aŭ artikoloj pri plantoj aperas ĉiam ligilo al dukotoledonaj plantoj|dukotiledonuloj kun tajperaro anstataŭ dukotiledonaj plantoj|dukotiledonuloj kaj tiele ĉiam aperas ruĝa ligiloj kiam eblas blua. Ĝis.--kani (diskuto) 21:31, 18 Mar. 2015 (UTC)Dankon por la averto. Eble ni renkontiĝos en Lilo.--Wolfgang Bohr (diskuto) 07:42, 19 Mar. 2015 (UTC)

Saluton. Vi forgesis traduki la titolon de ĉapitro Pflanzenwachstum und Ertrag: mi ne scipovas la germanan kaj ne povas fari tion.--kani (diskuto) 18:38, 30 Mar. 2015 (UTC) Mi aldonos! Hieraŭ mi ne plu ŝatis verki--Wolfgang Bohr (diskuto) 20:07, 30 Mar. 2015 (UTC)

Saluton, mi petas ke vi ne uzu la kategorion menciatan ĉi-sube, ĉar oni preferas la pluralon. Mi devas ŝanĝi la kategorion de ĉiujn artikolojn kiujn vi kreas. Ankaŭ, du aliaj uzantoj subtenas ĝian forigon. Malgraŭ tio, dankon pro viaj kontribuoj. Ĉiuĵaŭde Diskuto 16:23, 9 Jul. 2015 (UTC)

Saluton. Mi supozas, ke vi eraris kreante la artikolon Sandkopf (Neuhütten), ĉar jam ekzistis samenhava Sandkopf (Damflos), kiu estas ligita alilingve. La solvo estas malplenigi la novan kaj konverti ĝin en alidirektilo por Sandkopf (Damflos), ĉu ne? Ĉu vi faros ĝin aŭ mi?--kani (diskuto) 18:56, 12 Jul. 2015 (UTC)

Post preskaŭ du monatoj neniu faris ĝin, do mi faris tion.--kani (diskuto) 22:17, 2 Sep. 2015 (UTC)
Kaj same mi faris kun Schwarzwälder Hochwald kaj Hochwald (Hunsruko). Bonvolu ne plu krei artikolojn kiuj jam estis ekzistintaj. Atentu tion.--kani (diskuto) 22:24, 2 Sep. 2015 (UTC)

Fortikaĵo Koblenco[redakti fonton]

Saluton, s-ro Bohr. Mi ĵus vidis, ke vi foje kreis Fortikaĵo Koblenco. Ĉu vi ankoraŭ daŭrigos la verkadon, ĉar enestas sufiĉe multe da superfluaj senenhavaj ĉapitroj? --Tlustulimu (diskuto) 11:45, 10 Sep. 2015 (UTC)

Saluton. Vi foje tajpas remparo kaj foje rempuro, kio supozeble estas tajperaro. Mi korektas ĝin al remparo. Atentu al tio.--kani (diskuto) 12:22, 10 Sep. 2015 (UTC) Dankon!--Wolfgang Bohr (diskuto) 15:31, 10 Sep. 2015 (UTC)

Referencoj[redakti fonton]

Saluton. Lastatempe vi metas la markon por Referencoj erare kun la / komence anstatatŭ fine. Bonvolu korekti la kopiendaĵon aŭ klaku rekte el la klakejo sub la redaktopaĝo. Krome Kategorioj estas pluralo, ne monto sed montoj.--kani (diskuto) 16:28, 6 Okt. 2015 (UTC)

Saluton. Lastatempe vi metas la markon por Referencoj erare kun la / komence anstatatŭ fine. Bonvolu korekti la kopiendaĵon aŭ klaku rekte el la klakejo sub la redaktopaĝo.--kani (diskuto) 20:07, 8 Okt. 2015 (UTC)

Mi nuligis la ligon al alilingvaj artikoloj ĉar la artikolo absolute ne kongruis kun ili. Necesas serĉi korespondaĵon. Kaj fari novan artikolon Listo de fruktoj, Listo de manĝeblaj fruktojListo de fruktarboj.--kani (diskuto) 20:57, 6 Nov. 2015 (UTC)

dukotiledonaj[redakti fonton]

Saluton. En la tabelo de la lastaj artikoloj pri plantoj aperas ĉiam ligilo al dukotoledonaj plantoj|dukotiledonuloj kun tajperaro anstataŭ dukotiledonaj plantoj|dukotiledonuloj kaj tiele ĉiam aperas ruĝa ligiloj kiam eblas blua. Ĝis.--kani (diskuto) 21:49, 20 Feb. 2016 (UTC)

dukotiledonaj[redakti fonton]

Saluton. En la tabelo de la lastaj artikoloj pri plantoj aperas ĉiam ligilo al dukotoledonaj plantoj|dukotiledonuloj kun tajperaro anstataŭ dukotiledonaj plantoj|dukotiledonuloj kaj tiele ĉiam aperas ruĝa ligiloj kiam eblas blua. Ĝis.--kani (diskuto) 23:59, 27 Feb. 2016 (UTC)

Saluton. Vi antaŭ kelkaj semajnoj metis tiun artikolon sed jam ekzistis la simila artikolo Ciperlakto jam ligita al alilingvaj artikoloj. Tiele mi elprenis la tutan materialon de via artikolo, aldonis ĝin al la plej malnova artikolo, kaj konvertis la malplenan Termigdala lakto en alidirektilo al la dekomenca. Tiele oni povas veni al pli granda artikolo per la du nomoj. Estas eĉ aliaj nomoj el nia hispanlingva vortaro.--kani (diskuto) 10:41, 3 apr. 2016 (UTC)--Wolfgang Bohr (diskuto) 13:07, 7 apr. 2016 (UTC)Bone, dankon![Respondi]

Saluton. Lastatempe aperas en la tabeloj de viaj artikoloj la latinaj nomoj nekursive kaj la esperantaj vortoj kursive. Do, tio devas esti inverse.--kani (diskuto) 21:41, 30 apr. 2016 (UTC)[Respondi]