Abatejo Fleury
Abatejo Fleury estas benedikta abeto en Saint-Benoît-sur-Loire, Loiret, Francio. Ĝi estis inter la plej riĉaj kaj gravaj benediktanaj abatejoj de Eŭropo.
Ĝia moderna nomo estas Fleury-Saint-Benoît-sur-Loire, laŭ kredo ke ĝi enhavas la restaĵojn de Benedikto de Nursio.
La abatejo fondiĝis ĉ. 640. Ĉirkaŭ 930 okazis reformo de la monaĥa vivo, sub la influo de reformoj ĉe la Abatejo de Cluny. La franca reĝa familio subtenis Fleury, kaj monaĥo nomata Helgaud (m. ĉ.1068) estis kapelano de reĝo Roberto la 1-a (Francio), kies biografeton li verkis.
Dum la regado de Karolo la Granda estiĝis lernejo por junuloj de nobelaj familioj.
Fleury enhavis inter la plej gravajn bibliotekojn de la 10-a jarcento, kaj pro tio ĝi altiris klerulojn.
La normandoj disrabis la abatejon kaj en 1026 okazis katastrofa incendio. Sekvis rekonstruado. Hodiaŭ restas nur la preĝejo, kie entombiĝis Filipo la 1-a (Francio).
Hodiaŭ la abeto enhavas pli ol 40 monaĥoj.