Abertura
El Vikipedio
Abertura (Malfermo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas abertureños. La censita populacio en 2007 estis de 471 loĝantoj.
Enhavo |
Situo [redakti]
Abertura estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo; je 74 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 62,71 km².
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo kaj brutobredado.
Geografio [redakti]
La municipa teritorio estas ĉefe ebena, kun altitudo inter 380 kaj 430 m. La ĉefaj riveroj estas Búrdalo kaj Alcollarín.
Demografio [redakti]
| Demografia evoluo de Abertura inter 2001 kaj 2006 | |||||
| 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 |
| 512 | 509 | 501 | 506 | 505 | 486 |
Monumentoj [redakti]
- Preĝejo de Sankta Johano Baptisto (15a jarcento)
- Ermito de Sankta Ana
Festoj [redakti]
- Sankta Gregorio, la 9a de majo
- Kamparfesto, la 25a kaj 26a de julio