Absceso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Absceso (devena de la latina: abscessus) estas kolekto de puso kiu pliiĝis ene de histo de korpo.[1] Indikiloj aŭ simptomoj de tiuj abscesoj proksimaj al la haŭto inkludas ruĝon, doloron, varmon, kaj ŝveladon kiu kiam premita sentas tiel ke ĝi estas plenigita de fluido.[1] La regiono de ruĝo ofte etendas preter la ŝvelado.[2] Karbunkloj kaj furunkloj estas specoj de absceso kiuj ofte implikas haraj folikloj inter kiuj karbunkoloj estas pli grandaj.[3]

Absceso
Absceso kvin tagoj post incizo kaj elfluo.


Ĉi tiuj estas kaŭzitaj de bakteria infekto.[4] Multaj specoj de bakterioj ofte implikas en unuopa infekto.[2] En Usono kaj multaj aliaj regionoj de la mondo, la plej ofta ĉeesta bakterio estas meticilin-rezista Stafilokoko aureus (angle: methicillin-resistant Staphylococcus aureus).[1] Malofte parazitoj povas kaŭzi abscesojn kaj tio ĉi pliofte okazas en la disvolviĝanta mondo.[5] Diagnozo ofte estas bazita sur la aspekto la absceso kaj estas konfirmita per malferma tranĉado. [1] Ultrasona bildigo eble estas utila en kazoj en kiuj la diagnozo ne estas klara.[1] Kaze de abscesoj ĉirkaŭ la anuso , komputila tomogafio (KT, angle: CT) eble estas grava por serĉi por pli profundaj infektoj.[5]

Norma traktado de plej multaj abscesoj de la haŭto aŭ mola histo estas malferma tranĉo al ĝi kaj eldrenado.[6] Ne ŝajnas esti iu ajn avanĝo de kuna uzo de antibiotikoj al plej multaj homoj kiuj estas alie sanaj.[1] Eta kvanto de evidentaĵo subtenas ne pakado kun gazo en la kavaĵo kiu restas post drenado.[1] Fermado de la kavaĵo tuj post drenado anstataŭ lasado al ĝi malferma eble pli rapidigas saniĝon sen pliiĝo de la risko de reveno de la absceso.[7] Elsuĉado de la puso kun nadlo ofte ne sufiĉas.[1]

Haŭtaj abscesoj estas oftaj kaj jam plioftiĝas dum lastaj jaroj.[1] Riskaj faktoroj inkludas envejna uzo de drogoj kun po-kvantoj tiel alta kiel 65% en tiu ĉi populacio.[8] En 2005 en Usono, 3,2 milionoj da homoj iris al medikamentaj krizaj departementoj pro abscesoj.[9] En Aŭstralio ĉirkaŭ 13 000 homoj estis enhospitaligita en 2008 pro la malsano.[10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 angleSinger, Adam J. (Mar 13, 2014). "Management of skin abscesses in the era of methicillin-resistant Staphylococcus aureus", gazeto : The New England Journal of Medicine, volumo : 370, numero : 11, paĝoj : 1039–47. COI:10.1056/NEJMra1212788
  2. 2,0 2,1 angle (2009) Infectious Diseases of the Skin.. London: Manson Pub.. ISBN 9781840765144. 
  3. angle (2014) "Dermatologic Presentations", Rosen's emergency medicine : concepts and clinical practice, 8th ed., Philadelphia, PA: Elsevier/Saunders, Chapter 120. ISBN 1455706051. 
  4. angle (2007) The encyclopedia of skin and skin disorders, 3rd ed., New York, NY: Facts on File. ISBN 9780816075096. 
  5. 5,0 5,1 angle (2014) "Skin and Soft Tissue Infections", Rosen's emergency medicine : concepts and clinical practice, 8th ed., Philadelphia, PA: Elsevier/Saunders, Chapter 137. ISBN 1455706051. 
  6. angleAmerican College of Emergency Physicians, "Five Things Physicians and Patients Should Question", Choosing Wisely: an initiative of the ABIM Foundation (American College of Emergency Physicians), http://www.choosingwisely.org/doctor-patient-lists/american-college-of-emergency-physicians/, retrieved January 24, 2014 
  7. angle (May 2011) "Primary closure of cutaneous abscesses: a systematic review", gazeto : The American Journal of Emergency Medicine, volumo : 29, numero : 4, paĝoj : 361–6. COI:10.1016/j.ajem.2009.10.004
  8. angle (2007) The substance abuse handbook. Philadelphia: Wolters Kluwer Health/Lippincott Williams & Wilkins. ISBN 9780781760454. 
  9. angleTaira, BR; Singer, AJ; Thode HC, Jr; Lee, CC (Mar 2009). "National epidemiology of cutaneous abscesses: 1996 to 2005.", gazeto : The American journal of emergency medicine, volumo : 27, numero : 3, paĝoj : 289–92. COI:10.1016/j.ajem.2008.02.027
  10. angleVaska, VL (Jan 2012). "Increases in Australian cutaneous abscess hospitalisations: 1999-2008.", gazeto : European journal of clinical microbiology & infectious diseases : official publication of the European Society of Clinical Microbiology, volumo : 31, numero : 1, paĝoj : 93–6. COI:10.1007/s10096-011-1281-3