Abundantia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abundantia
romia dio
Informoj
Sekso ina
vdr

Abundantia estis la romia diino pri bonŝanco, personigo de abundeco kaj prospereco. En la romia mitologio, ŝi estis ankaŭ konita kiel Annona kaj estis konsiderita kiel malgrava diino. Krom la personigo de ŝanco kaj riĉeco, ŝi ankaŭ estis la gardistino de la cornucopia, tio estas la korno de abundeco. Pere de tiu korno ŝi laŭtradicie disdonis manĝaĵojn kaj monon.

Oni retrovis nur malmultajn kultejojn rilate al Abundantia en Romo. Ŝi cetere estis priskribita kiel "la bela virino de sukceso", kaj pro tio estis multe bildigita de variaj artistoj, ofte tenante la cornucopia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]