Adam Oehlenschläger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  1. ALIDIREKTI Ŝablono:Informkesto homo maldekstra

Adam (Gottlob) OEHLENSCHLÄGER (naskiĝis la 14-an de novembro, 1779, mortis la 20-an de januaro, 1850) estis dana poeto kaj verkisto de spektakloj. Li ankaŭ estis aktoro kaj profesoro. Oehlenschläger interalie verkis la danan nacian himnon Der er et yndigt land (Ho, vi ĉarmega land') kaj la konatan poemon Guldhornene (La oraj kornoj). Oni konsideras lin la lanĉinto de romantismo en Danion, kaj li freŝe novigis la Danan poezian lingvaĵon.

Vivo

Oehlenschläger naskiĝis en Vesterbro (nuntempe parto de Kopenhago). Post famiĝo li germanecigis sian nomon en 1803.

Lia provado por esti aktoro de 1797 ĝis 1799 malsukcesis. Li daŭrigis studi, kaj de 1800 li studis juron en la Universitato de Kopenhago. Dum lia jura studo li ankaŭ verkis poemojn. En 1801 li gajnis arĝentan medalon sia universitato per traktaĵo pri la ebleco anstataŭigi la grekan mitologion per la indiĝena nordia en la poezio. Li komencis kiel romantisma poeto kaj eldonis en decembro 1802 sian unuan poemaron Digte 1803 ("Poemoj 1803). Tiulibre aperas lia plej fama poemo, Guldhornene, gemo de la Nordia romantismo kaj ankoraŭ legendaĵo en Danaj lernejoj.

En 1810 Adam OEHLENSCHLÄGER profesoriĝis pri estetiko je la Kopenhaga Universitato. En 1829 li estis laŭrumata en Katedralo de Lund kiel "la poeta reĝo de Nordio".

Li mortis en Kopenhago.

En Esperanto aperis

Aladdin (parto) ; Hakon Jarl (parto) ; Printempa himno ; La dana nacia himno. - En: Dana antologio ; p. 52 - 72