Adorjás
Adorjás [adorjAŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Sellye.
Bazaj informoj
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 190
- Poŝtkodo: 7841
- Telefonprefikso: 73
Situo
Drávapiski situas sur ebenaĵo, meze de sakovojo. Harkány troviĝas 17, Sellye 20, Siklós 23, Szentlőrinc 27 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1251 en latina formo "Villa Azarias", kiu longe apartenis al fortikaĵo de Siklós. Post la mezepoko la komunumo apartenis al la Osmana Imperio dum 150 jarojn. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
Vidindaĵoj
- kalvinana malfrubaroka preĝejo de 1837
- paroĥo
- monumentoj pri falintoj dum la mondomilitoj