Adresaro de la Esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto" estis la unua adresaro de esperantistoj, kiun prilaboris L. L. Zamenhof mem.

Ĝi aperis en 8 eldonoj inter la jaroj 1889 kaj 1909. La nombro tiam kreskis de 1 milo ĝis 22 miloj da adresoj.

La unua eldono estis kolektita el personoj, kiuj aĉetis la Unuan Libron kaj sendis al Zamenhof deŝireblan folion el la broŝuro.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Adresaro de Esperantistoj. La unua serio (39 paĝoj) enhavanta unuan milon da esperantistoj estis eldonita de Zamenhof en 1889. Ĝi entenis adresojn de tiuj personoj, kiuj leginte la unuan broŝuron de Zamenhof, sendis al li la deŝireblan folion el la broŝuro (vidu Promesoj). El tiu ĉi unua aro poste multaj fariĝis fervoraj esperantistoj. La pluaj serioj aperis de tempo al tempo en La Esperantisto aŭ en apartaj broŝuroj. La serioj de 1904 ĝis 1909 estis eldonataj de Hachette, kompilataj de Ménil. La broŝuroj entenis krom listo de novaj esperantistoj ŝanĝitajn adresojn, ripetitajn adresojn, alfabetan registron de la nomoj, kiuj sin trovis en la broŝuroj, kaj nomaron de Esperanto-literaturo kaj gazetaro.

Kuna sumo de la enskribitoj kreskis jene: 1889:1000, 1896:4000, 1903:7700, 1905:11000, 1906:13000, 1907:16000, 1908:19000, 1909:22000.